Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/174

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

drinkado. Se viskio mankas, ili drinkas eĉ metil-alkoholon, kaj mi aŭdis ke eĉ polurkremo, enhavanta alkoholon kaj uzata por poluri latunon ktp., estas trinkata. Tiaj venenoj frenezigas ilin, kaj kvereloj kaj sovaĝaj bataloj okazas tre ofte. Estis bonŝance, ke la uzo de armiloj ne estis tre kutima, kaj sekve bataloj estis plejparte pugnaj. Sed ofte ĉemanaj armiloj, kiel boteloj, estis uzataj. La bataloj tute ne obeas la regulojn de la boksarto, kaj kapoj kaj piedoj estas kutimaj rimedoj. Estis unu-du bandoj da fiuloj, kiuj ĉiam serĉis pretekstojn ataki iun ajn. Iliaj taktikoj estis tre aĉaj. Ĉe komenco de batalo ili kaptas la jakon de kontraŭulo ĉe la refaldo kaj rapide deprenas ĝin ĝis la kubutoj, tiel ligante la brakojn, kaj poste pistbatas la senpovigiton. Alia taktiko estis kapti la kontraŭulan jakon ambaŭflanke ĉe la kolo kaj, forte tirante la viron al si, puŝi lin plenforte en la vizaĝon per malaltigita kapo. Tia kolizio estas terure efika. Puŝo per genuo tre malalte en la ventron ankaŭ estas senpoviga rimedo. Sed la plej aĉa faro estas preni botelon ĉe la kolo kaj derompi ĝin ĉe la bazo, tiel ke restas zigzaga vitra ekstremaĵo. Puŝo per ĝi en la vizaĝon postlasas terure krudŝiran vundaĉon.

La plej danĝera tempo estas ĉiam sabata vespero, kiam granda procento de la klientaro estas ebria. Tiam bataloj abundas. Unu fojon mi vidis batalon inter du virinaĉoj. Ĝi okazis en la strato apud la butiko. Unu kulpigis la alian pri ŝtelo de ŝia viro. Ringo da viroj ĉirkaŭis la du virinojn, sed ili ne enmiksiĝis. Ili staris, ĝuante la spektaklon, kaj pervorte incitis la batalantinojn. La virinaĉoj unge ŝiregis vestojn kaj harojn unu al la alia. Kiel rabiaj katoj ili estis. Unu virino estis ŝire preskaŭ senvestigita de la alia, kaj unu velka mamo elpendis. Neniam mi aŭdis tiel fiajn kaj maldecajn
174