Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/175

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

vortojn, kiajn ili kriaĉis, dum ili atakis per ungoj kaj dentoj. Fine unu kaptis la alian ĉe la haroj kaj ripete batis ŝian kapon kontraŭ la muron.

Tuj kiam startis kverelo en lia butiko, Luigi metis la ŝovelilon en la fajron kaj ĉe krizo defendis sin per tiu ardanta ŝovelilo. La fenestroj de la butiko estis ofte frakasitaj kaj la pordo difektita per piedbatoj, kiam oni postulis enveni post la leĝa fermhoro. Du-tri fojojn tabloj estis renversitaj, speguloj rompitaj kaj gaslumaj brakoj tute elŝiritaj, lasante la butikon aspekte simila al batalkampo. Ni ofte havis kontuzojn, kaj Luigi lamis pro efiko de sovaĝa piedbato, kiun li ricevis antaŭ jaroj. Iom tro regule la policanoj mankis, kiam tiuj kvereloj okazis, kaj foje, kiam mi sendis knabon por voki helpon, li revenis kaj diris, ke la du surstrataj policanoj ridetis kaj foriris en kontraŭa direkto.

Unu vesperon mi rimarkis ke ebriulo, kiu sidis kviete ĉe tablo, prenis glason da likvaĵo de sub la tablo kaj metis ĝin sur la tablon. „Strange,” mi pensis, kaj ĝuste kiam mi estis deturnanta min, mi ekkonstatis kun ŝoko, ke la likvaĵo eligas vaporon. Preskaŭ nekrede mi ŝtoniĝis antaŭ tia porkaĉa malpuraĵo. Hontemo senpovigis min, kaj tie mi staris stulte en la vido de aliuloj, kiuj bone komprenis kio okazis. Post iom da hezito mi kuris al Luigi kaj sciigis lin, ke iu urinis en glason. Luigi ne diris vorton. Tujdecide li iris rekte al la ebriulo per rapidaj paŝoj. Li ne haltis ĉe li, sed preterpasis lin. Dum momento mi pensis, ke Luigi miskomprenis min. Sed ne. Li atingis la malantaŭan fenestron kaj per unu movo ĵetegis ĝin vaste malferma. Sen halto li sin turnis, revenis al la ebriulo, ekprenis la ofendan glason kaj parade ĵetis ĝin tra la fenestro, kie ĝi frakasiĝis ĉe kontraŭa muro. Per kelkaj paŝoj li reatingis la ebriulon, kaptis
175