Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/176

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

lin nete sub la brakoj, eltrenis lin el la sidloko kaj ĝis la pordo kaj ĵetegis lin sur la straton. Ankoraŭ mute Luigi reiris al sia kuirejo, lavis la manojn sub forte malfermita krano, kaj komencis plu okupiĝi pri sia kuira laboro, kvazaŭ nenio okazis. Mi admiris la tujan decidemon kaj la efikan manieron, per kiu Luigi traktis la neatenditan okazaĵon.

Tiuj klientaĉoj posedis unu bonan kvaliton. Ili ne gardis venĝemon, kaj la maniero, gajni ilian estimon, estis bone kaj decide venki ilin en konflikto. Ofte okazis, ke forte batita viro venis kaj manpremis. Kelkaj eĉ amikiĝis daŭre kaj helpis al Luigi superregi aliajn. Mi ne povis ne pensi pri sovaĝaj bestoj, kiuj respektas la vipon de la dresisto.

Luigi kaj la edzino estis tre ŝparemaj, sed bone kaj sate manĝis. Ilia tuta mondo estis la negoco, kaj ili neniam eliris aŭ sin okupis per distraĵoj. Luigi multe parolis pri sia hejmlando, kiun li ne vidis, de kiam li venis al Britujo antaŭ preskaŭ dudek-kvin jaroj, kiam li estis dekkvinjara knabo. Li rememore parolis dolĉe pri sia hejmlando, kaj videble la paso de tempo donis al ĝi plibeligan vualon. La sola ambicio, kiun la italaj geedzoj havis, estis ŝpari monon sufiĉe por konstrui domon kaj pace kaj ripoze ĝui la vivon en sia kara kaj amata Italujo.

Unu okazintaĵo elstaras klare en mia memoro. Mi ofte rakontis ĝin kun plena interna ĝuo. Eĉ ĉe la rememoro trafluas plaĉa, varma sento mian korpon. La afero estas simpla, sed al mi ĝi estas kortuŝa radieto, kiu sukcesis penetri la nigran medion de tiu kvartalaĉo. Iafoje okazas justeco en la vera vivo, same kiel en la imaga vivo de popularaj romanoj.

Estis preskaŭ la dek-unua nokte. Ekstere nebulo
176