Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/177

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kovris la dezertan straton kiel mortotuko, kaj la plej proksimaj stratlanternoj flagretis kiel funebraj kandeloj. Pluvetis. Mizera hundaĉo nazumis melankolie inter la paperĉifonoj kaj rubaĵo, kiuj restis disĵetite ĉie sur la strato. La nokto estis morne silenta, kaj la saturita hundo fantome emfazis tiun silenton.

„Nu, nu,” elspiris Luigi rezigne, „mankas kelkaj minutoj ĝis la dek-unua, ni fermu. Jam eĉ kato ne envenos.” Kaj li komencis elŝoveli la ardantan karbocindron el la fajrujo.

„Jes,” mi respondis, „estas eksterordinare kviete ĉi-vespere. Al nia estiminda klientaro mankas mono ĝis la pagotago morgaŭ. Almenaŭ unu tagon en la semajno ili ne diboĉas.”

Mi iom ordigis la papersaketojn sur la servotablo, kaj iris por fermi la pordon, kiam envenis du flugarmeanoj. Ili estis afablaj junaj soldatoj, nuraj knaboj.

„Kia noktaĉo!” ili salutis.

„Jes, vere,” mi respondis. „Vi venis ĝuste antaŭ la fermo, sed ankoraŭ restas porcioj. Via deziro?"

Ili mendis, kaj mi enpaperigis kaj donis al ili la porciojn. Ili staris ĉe la servotablo manĝante, kaj dume parolis tempopasige. Dum ni babilis, envenis seso da uloj. Mi bone konis ilin. Jam mi bedaŭris, ke mi ne fermis la pordon post la soldatoj. Tiuj kolegoj ĉiam ĉirkaŭvagis kune kaj sin gloris pri sia sola distro: kvereloj kaj bataloj. Ilia gvidanto nomiĝis Grant Kelly. Li estis por mi aparte naŭza karaktero. Li estis fortika, iom pli ol mezalta, kaj ne tiel ĉifona aŭ diboĉaspekta kiel liaj kunuloj. Sed li ĉiam iniciatis kverelojn per pseŭdaj argumentoj, turnante sin al siaj kunuloj por flato kaj aprobo post ĉiu sia diro. Kaj lia bando nepre ĉiam
177
12 Kredu min, sinjorino!