Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/178

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

elvomis al li la atendatajn laŭdojn. Kial eĉ tiu bando ne naŭziĝis de la logiko de sia korifeo, mi ne scias.

Kelly sin turnis al la du soldatoj kaj diris per sufiĉe afabla tono: „Terure malseke ĉi-vespere, ĉu ne?”

„Jes, bela vetero por anasoj!” afable respondis unu soldato.

„Ĉu vi nomis nin anasoj?” subite minacis Kelly.

„Ne, mi nur ŝercetis. Estas sufiĉe kutima diraĵo, tiu.”

„Do vi ŝercas pri ni,” kaj turnante sin al la bando, li diris: „Ĉu vi aŭdis? Ili ŝercas pri ni; ni estas sentaŭguloj.”

„Frakasu ilin, Kelly!” Kaj unu el la kanajloj venis kun du fingroj etenditaj kaj gestminacis puŝi ilin en la okulojn de la parolinta soldato.

„Do diru!” kriis Kelly al la soldato. „Vi pensas, ke ni estas netaŭguloj, ĉu?”

"Ne, mi......"

Kelly sin turnis al la bando. „Ĉu vi aŭdis? Li diris: ‚Ne’, do ni ne taŭgas. Li insultas nin. Tiuj angloj venas ĉi tien inter decaj skotoj kaj scias nur insulti nin. Ili sentas sin superaj.”

La kliko jesis kun tuja fiflata aprobo.

„Vi miskomprenis,” diris la soldato. „Mi ne intencis ofendi. Mi petas pardonon, se mi diris ion neplaĉan.”

„Vidu,” diris Kelly al ĉiuj. „Ĉiam same faras tiuj ‚fremduloj’. Ili venas en nian landon, insultaĉas kaj arogas al si superecon kaj poste provas elgliti per hipokritaj pardonpetoj. Ĉiam same. En la dancejo ili ŝtelas niajn virinojn per mensoga ĝentileco; sed kiam oni kulpigas ilin, tiuj malkuraĝuloj ĉiam elglitas per ŝlimaj vortoj.”

„Vi pravas, Kelly. Ni piedbatu ilin je pulpo.”

Luigi metis la dratajn kuleregojn en la bolantan grason kontraŭ eventualo.
178