Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/180

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

paŝoj, Mi streĉis la aŭdpovon. Jes, jes, alproksimiĝas. El la nebulo venis du homoj...... du viroj. Unu estis granda, fortaspekta, la alia malalta sed fortika. Ili estis vestitaj en eluzitaj proletaj vestoj. Ŝajne senlaboruloj, kiuj piediris de malproksime. Tiu duo venis al mi, kaj la pli granda demandis, ĉu mi scias, kie troviĝas la popolloĝdomo. Mi bone sciis kie estas tiu mizera, cimplena domegaĉo, kie oni povas dormi en unu el la vicigitaj litaĉoj por kelkpenca pago. Mi sciigis lin pri la vojo kaj aldonis mallaŭte:

„Estas kompatinde. Hontinda afero — jen tiu bando atendas por kapti tiujn du soldatojn.” Dume mi pensis: se mi nur povos veki la kompaton de tiuj du laboristoj, mi eble povos varbi ilian helpon, kaj ni kune povos savi la soldatojn el la manoj de la bando. Mi daŭrigis: „La du soldatoj estas tute neofendemaj homoj kaj ne dolorigus eĉ muŝon, sed tiu bando duonmortigos ilin. Estas granda domaĝo; la du junuloj estas ja teruritaj kaj timas forlasi la lumon de la fenestro.”

Kortuŝo enŝteliĝis en mian voĉon: „Mi tre kompatas ilin, ĉar mi bone konas ilian sorton. Antaŭ kelkaj semajnoj tiu kanajlaro kaptis du soldatojn en dezerta strateto kaj difektis ilin tiom, ke ili estis veturigataj al hospitalo. Oni diras, ke unu mortis.”

La du novvenintoj diris nenion, sed la grandulo iris malrapide al la bando kaj per preskaŭ dormema voĉo diris:

„Kiu estas la ĉefulo ĉi tie?”

„Mi,” sinaserte diris Kelly.

Pak! la krako eĥis en la silento. Neniam mi vidis tian pugnobategon. Kelly falis kiel buĉita bovo kaj kuŝis morte senmove. Sentebla silento. Ĝojo trafluis min. La grandulo rigardis la ceteron de la bando kaj flegme diris:
180