Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/183

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„Jes, jes, portu grandan ‚sturton’, tre-e-e grandan ‚sturton’...... tiom grandan!” kaj ŝi tenis la brakojn streĉalte super la kapo.

Ni ĉiuj ridis, kaj post reciprokaj bondeziroj mi foriris kun salutoj kaj adiaŭoj reeĥantaj en miaj oreloj,

****

Kiam mi alvenis en Glasgovo, neĝpluvis, kaj estis kaĉe kaj malagrable sub la piedoj. Per tramo mi iris al la foiro. Ĉe la eniro mi flaris la odoreton, kiun mi bone konis, kaj sentis ian eksciton ŝveli en mia brusto. La sumo de varmo, parolado, muziko, de tiu medio tiel intime konata, agrable tuŝis miajn sensojn.

La renkonto kun Liza estis ĝoja, kaj ŝi tuj forlasis la standon, por ke ni povu iri al la foira restoracio por temanĝo kaj babilado pri okazintaĵoj. Kiam ŝi reiris al sia stando, mi ĉirkaŭiris en la foiro kaj tie kaj tie rekonis konatojn.

Ĉe unu kuirila stando mi vidis Premon kun trupo da bazaruloj.

„Kia grego!” mi pensis. „Li vere elektis belan bandon da trompistoj por helpi lin. Mi kompatas la klientojn, kiuj falas inter iliajn ungojn.”

La kuirilon, kiun ili vendis, mi bone konis. Ĝi estis arkaika prem-kuirilo, kiu estis elprenita el la merkato antaŭ jaroj, ĉar ĝi estis tute ne inda kaj eĉ danĝera. Mi rimarkis, ke ĝia marknomo estas ŝanĝita kaj la prezo altigita. Mi alparolis unu el la helpantoj de Premo.

„Kiel, Stan?”

„Nu, tiel, Vik.”

„Ŝanĝo vendi kuirilojn, ĉu ne?”

Stanley levis la ŝultrojn. „Ĉu gravas? Vendi estas vendi. Sed vendi al tiuj skotoj estas diabla peno. Ili
183