Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/184

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

forĵetas monon kvazaŭ...... homoj sen brakoj. Estas pli facile premi sangon el ŝtono, ol trapenetri la araneaĵon, kiu sigelas iliajn poŝojn.”

„Eble tiuj skotoj estas tro sagacaj por aĉeti ilin. La kuirilo estas iom danĝera, ĉu ne?”

„H’m — la sola danĝero estas, ke Premo forkuros sen pagi nian kurtaĝon.”

„Kia diro!" mokis alia kunlaboranto, kiu nin aŭskultis. „Estos tempo pensi pri kurtaĝo, kiam ni sukcesis travivi ĉi tiun foiron. Hieraŭ tiu bombo preskaŭ ekspedis nin tien kie mono ne gravas.”

„Ts,” silentigis Stanley. „Via buŝaĉo certe pendigos vin!”

„Kio okazis?” mi demandis. „Ĉu eksplodo?”

„Io tia,” respondis Stanley. „Sed ĉu mi povas fidi, ke vi silentos pri la afero?"

„Ho, mi diros nenion; tion mi ĵuras per la honora promesvorto de bazarulo.”

„Jes, jes,” Stanley senpaciencis. „Sed ĉu vi riskus veti ses pencojn pri via silento?”

„Eĉ tion mi farus.”

„Okazis tiel,” komencis Stanley. „Kiam Premo eksponas, li ĉiam fabelas per la samaj vortoj, kaj kiam li atingis certan frazon, la fajfilo fajfas kaj li fermas la gason. Sed tiufoje ni rimarkis, ke la fajfilo silentas kaj ke Premo daŭrigas la paroladon. Tio malkvietigis nin. Premo denove parolis pri la fajfilo kaj per tiu preteksto tuŝis kaj iom skuis la fajfilon. Ni sciis, ke ĝi difektiĝis kaj ke la vaporpremo danĝere altiĝas. Sed la publiko pensis, ke ĉio estas en ordo. Okulsignoj flugis inter ni, kaj ni komencis malproksimiĝi de la kuirilo. Tamen Premo daŭrigis la paroladon tute trankvile, sed ni vidis, ke li intertempe pafis ekrigardojn al la poto.”
184