Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/186

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

maŝinoleo, kaj komencis montri kiel facile Shiftit forigas oleomakulojn de silko, lintolo, katuno ktp. Mi forigis la ŝvitajn kaj haroleajn makulojn de viraj ĉapeloj. Mi provis diversajn klarig-rakontojn. Mi parolis jen dekrete, jen konfidence, jen serioze, jen ŝerc-alloge. Mi provis trudi la aĉeton kaj mi provis ŝajnigi ke la vendo ne gravas, ĉar la bonkvalita Shiftit kvazaŭ vendiĝas sen tiaj taktikoj. Sed malgraŭ ĉiuj ruzoj kaj klopodoj la varo mizere vendiĝis.

Malgraŭ malsukceso mi sentis min en bona humoro kaj tute ne zorgis. Estis pluraj vendistinoj en la valiza parto de la stando, kaj ni kunŝercis, dum ni laboris; do la tempo pasis agrable.

„Kiom vi vendis?” ili pikis.

„Apenaŭ sufiĉe por forigi la makulojn de mia animo.”

„Do vi bone vendis.”

Sinjoro Lipman laŭdis min, dirante ke mi multe pli bone vendis ol mia antaŭulo; sed lian sintenon mi ne komprenis, ĉar mia vendokvanto estis terure malgranda.

Nur unu fojon mi perdis la paciencon. Du virinoj ĉeestis mian eksponadon kaj montris grandan intereson; sed je la fino ili ne aĉetis, nur interesite rigardadis. Mi rekomencis, kaj ili vidis kaj aŭdis ĉion la duan fojon. Post la fino de la dua klarigado ili komencis enketi pri la varo, kaj mi pacience klarigis plu.

„Ĉu Shiftit forigas gudron?” ili demandis.

„Facilege,” kaj mi prenis gudron de sub la servotablo, makulis ŝtofon kaj purigis ĝin.

„Ĉu ĝi forigas farbon?” Mi prenis farbon de sub la tablo kaj donis specialan demonstron.

„Ĉu ĝi forigus malfreŝan farbon?” Mi deprenis farbon de antaŭlonge pentrita peco da fero.

Sekvis pluaj demandoj, respondoj kaj montroj, kaj
186