Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/187

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

mi jam supozis, ke la enketantoj eble intencas aĉeti grandan kvanton. Imagu mian surprizon kaj ĉagrenon, kiam la virinoj komencis foriri!

Urĝe mi diris: „Nu, vi prenos botelon, ĉu ne? Ĝi kostas nur unu ŝilingon, kaj vi vidis, kiel bona kaj utila ĝi estas kaj…”

„Ne, dankon,” ili respondis. Preskaŭ mankis al mi la spiro ĉe tiu facilanima forlaso, post kiam ili kaŭzis tiel grandan malŝparon de tempo.

„Sed… sed… ĝi ja devas utili. Vi ja speciale petis min montri ĉion...... vi ja diris, ke la varo estas bona, do......”

„Ĝi tute ne utilas al ni, ni neniam havas makulojn.”

„Sed ĉu ne okazas foje ke, post manĝo, vi trovas ke......”

„Certe ne, ne estu kruda! Ni portas tukojn.”

Glimbrilo venis en miajn okulojn. „Ĉu vere, ke vi portas tukojn? Tre interese. Kia domaĝo, ke viaj patrinoj ne sciigis vin, ke kalsonoj pli taŭgas por grandulinoj. Fi, ke vi parolas al viro pri tiaj vestoj. Decus esti pli modestaj! Bonan tagon.”


****


33. PLEJ BONE RIDAS KIU LASTE RIDAS.


Dum la manĝohoro la bazaruloj kutime kolektiĝis en la foira restoracio kaj senĉese babiladis. La temo estis preskaŭ ekskluzive pri ilia negoco. La negoco kaj foiroj kaj ĉio rilata estis la ĉiama temo. Oni pensus, ke for de la laboro, kiu konsistas plejparte el uzo de la voĉo, bazaruloj emus ripozi per silento, sed tute male. Ju pli ili parolas, des pli ili emas paroli, eĉ kiam ili estas raŭkaj.
187