Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Protesto ne helpus. Mi foje ja faris aludon pri la malvarma vetero, kaj sidis ĉe la manĝotablo sen demeti la surtuton, por emfazi la aludon; sed la dommastrino tute senĝene respondis, ke ŝi mem estas varma, ĉar ŝi suferas de sangopremo......

Mi sidis kunfrotante la manojn kaj cerbumante pri laborakiro. Sed kion fari? Respondi al reklamoj ŝajnis senespera klopodo. Mi sciis skribi sufiĉe bonan leteron, sed miaj leteroj ne alportis respondojn. Mi ja menciis atestilojn kiujn mi havis, sed ili ŝajne ne estis efikaj. Dum pensado venis al mi ideo. Se miaj atestiloj ne sufiĉe taŭgas, mi mem skribos ilin. Jen brila ideo. Ne necesas sendi originalojn, mi sendos „kopiojn” de originalaj atestiloj, kiujn mi ne posedas......, kiuj fakte ne ekzistas. Se la reklaminto enketos, li malkovros ke la adresoj estas fikciaj; sed se li ne enketos, mi eble havos laboron. Mi do komencis skribi.

Ju pli mi skribis, des pli mi entuziasmiĝis pri la tasko. Mi ne hontis fanfaroni pri miaj sperto kaj bonaj kvalitoj, kaj mi relegis la atestilojn kun kreskanta memestimo. Laŭ la „kopioj” mi ja estas mirinda persono. Kiu povus rezisti la ŝancon havi mian valoran servon? Dum la sekvinta tago mi skribis multajn „atestilkopiojn” kaj sendis ilin al reklamintoj.

Venis tri respondoj. Unu estis por vendi ĉe pordoj ian specon de broso, kies haregoj estas fiksitaj per plektitaj dratoj, la dua estis por vojaĝi komize ĉe tre konata biskvitfirmo, kaj la tria estis por kolporti ian tipon de speciala kuirpoto. La brosfirmo estis sufiĉe konata, kaj mi iris tien unue.

Mi parolis kun la oficisto de la brosfirmo. La pago estis nur kurtaĝa; sed mi sciis ke la brosoj estas vendeblaj kaj ke minimume oni povas enspezi moderan salaj-
19