Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ron. La oficisto parolis pri la laboro kaj konsilis al mi reveni tiun saman vesperon, ĉar okazos instruado pri la vendmetodo.

Mia dua vizito estis al la biskvitfirmo. Tie oni klarigis, ke la semajna pago estas kvar pundoj plus eta procento. Oni faris diversajn demandojn kaj sciigis min ke multaj aspiras la postenon kaj ke la firmo donos al mi respondon la sekvontan tagon.

La tria vizito estis al danaj importistoj de biero, kiuj havis kiel kromvaron kelkajn iom strangaspektajn kuirpotojn. Tiuj venis el Ameriko, sed ŝajne oni sciis nenion pri la kuirmetodo krom la informo en kelkaj klarigaj flugfolioj. Kvankam temis pri kurtaĝa pago, tiuj kuirpotoj vekis mian intereson. Ilia nomo estis „senakva kuirilo”, ĉar oni povas kuiri legomojn sen uzo de akvo. La kuirilo troviĝis en kvar grandoj, kaj la meza grando estis iom pli ol unu futon alta kaj iom malpli diametre. Ĝi estis el aluminio kaj havis specialan duoblan bazon por malhelpi brulon de la kuiraĵoj. La kovrilo estis hermetike fermebla per krampoj. La poto enhavis gamelojn, kiuj dividis la spacon kaj entenis la diversajn manĝaĵojn. Sume, en unu kuirilo povis esti kuirata kompleta manĝo el viando, legomoj kaj deserto. La avantaĝoj de tiu kuirmetodo estis multaj, nome: ŝparo de kuirgaso, kuirado sen prizorgo, konservo de la valoraj nutraj elementoj, kiuj estas kutime forboligataj el la manĝo ktp.

Tiu artiklo estis tute nova, kaj kvankam mi havis fortan emon pioniri ĝin, la metodo vendi ĝin podetale starigis problemon antaŭ mi. Se mi kuirus manĝon por montri la efikecon de la kuirmetodo, la tempoperdo estus troa. Sed mi decidis ne cerbumi pri tio, ĉar ankoraŭ mi ne sciis kiun laboron mi elektos. Provizore, mi pensis,
20