Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/190

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

enloĝiĝi. Li konstatis, ke dommastrinoj tute ne ŝatas havi leonidon en la ĉambroj. —

La rakontanto rigardis al ni ĉiuj kaj iom tro serioze ripetis:

„Jes, amikoj. Kredu-ne-kredu, sed dommastrinoj — cetere tute normalaj homoj — havas tiun strangan kapricon, tiun nekompreneblan mankon, ke ili ne ŝatas havi leonidojn en la ĉambroj.”

La rakontanto ekbruligis cigaredon kaj daŭrigis:

— Post multaj ĝenaj provoj Benzo komencis ruzi por akceptiĝi en loĝejon. Li lasis la leonidon provizore ĉe iu, luprenis ĉambron, kaj post la mallumiĝo enportis la leonidon. Ĉiutage li devis ŝteliri, por aĉeti viandon por la besto, kaj reveni mistere kun volvaĵo sub la brako. Sed tiu damnita leonido manĝis senfine. Benzo pli kaj pli zorgumis. La kosto de la viando iĝis peza ŝarĝo. Kiam la dommastrino volis enveni por ordigi la ĉambron, ŝi trovis ke la pordo estas ŝlosita kontraŭ ŝi kaj ŝi komencis esti suspektema. La enporto de la misteraj pakaĵoj kaj la elporto de la necesaj sed same misteraj pakaĵoj pliigis ŝian suspekton. Ŝi imagis ke io terure stranga okazas en la ĉambro, kaj kvereloj rezultiĝis, dum kiuj ŝi faris amarajn aludojn al magiaj ritoj kaj nigra sorĉo, sed Benzo ne cedis eniron al ŝi. Fine li ricevis de ŝi forlas-avizon kaj li devis atendi oportunan momenton por ŝtele eliri kun sia leonido.

Denove li serĉis ĉambron kaj denove li devis ruzi. En la nova loĝejo la farso rekomenciĝis. La leonido ŝajne volis ĉiam gluti, kaj se Benzo ne prethavis sufiĉe da viando, ĝi komencis muĝi; do, por senbruigi ĝin, li estis devigata plenŝtopi ĝin per manĝaĵo. Kaj la laboro, kaj la prizorgo de la besto, kaj la ĝeno, kaj la senmoneco: ĉio kune reduktis Benzon al kompatinda stato. La le-
190