Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/191

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

onido pli kaj pli grasiĝis, dum Benzo pli kaj pli maldikiĝis. Dumtempe la besto kreskis kaj komencis agi iom minace, kaj samritme kun la kresko de la besto kreskis la premzorgo de Benzo. Unu vesperon li revenis en la ĉambron kaj trovis la leonon sur la lito; sed kiam li provis malsuprenigi ĝin, ĝi murmuris terurige, do Benzo devis dormi sur la planko. Ni kunlaborantoj de Benzo multe ŝercopikis lin pri la okazaĵo, kaj li furioziĝis. Ĉiuj ridis pri li kaj diris, ke li estas pli sovaĝa ol la besto. La kompatinda Benzo fariĝis malbonhumora, malgrasa kaj diboĉaspekta pro nesufiĉa dormo, dum oni povis imagi glatan, grasrondan leonon trankvile ripozantan sur la lito kun rideto, kiu streĉiĝis de orelo al orelo. Benzo sovaĝe bojis kontraŭ niaj ŝercopikoj, kaj mankis nur tempo, por ke la homo bestiĝu kaj la besto homiĝu. Kompato komencis tuŝi nin, ĉar li ja estis en terura stato; sed niaj bonintencaj konsiloj nur pli kolerigis lin, ĉar li taksis ilin kiel blagojn. Li nun perdis ĉian iniciativon kaj ne povis pensi kion fari.

Sed unu tagon venis la krizo. Dum lia foresto el la ĉambro la dommastrino havigis al si kroman ŝlosilon kaj malŝlosis lian ĉambropordon. Ŝi tre suspekteme ŝtelrigardis en lian ĉambron, atendante vidi mi-ne-scias-kion. Kio ajn estis ŝia atendo, ŝi certe ne estis preta ricevi tian ŝokon. Ŝi ŝovis la kapon en la ĉambron, kaj ŝiaj okuloj gluiĝis sur la besto. La leono subite antaŭenmoviĝis, kaj la dommastrino tujtuj fermtiris la pordon kaj reŝlosis ĝin. Ŝi staris frostigita dum momento kaj, post konsciiĝo, eligis kriĉon kiel lokomotiva fajfilo kaj forkuregis laŭ la koridoro ĝis duonvoje, kie ŝi falis en plena sveno. Alarmite, homoj kuris el la ĉambroj kaj komencis revivigi la dommastrinon. Ŝi rekonsciiĝis, mal-
191