Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/192

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

fermis la okulojn kaj ĉe la rememoro larĝigis la okulojn kaj komencis histerie kriegi:

„Leonoj, teruraj leonoj en la ĉambro! Ho Dio, savu min! Ho Dio, ili saltis al mi, grandaj, sovaĝaj leonoj! Tiu diablo, tiu vampiro kaj lia sorĉarto, tiu monstro el infero!”

„Sed kio estas, kio estas?” voĉoj demandis al ŝi.

„En tiu ĉambro, tie, leono atakis min. Ĝi estas leona monstro. Ne eniru, pro la sanktuloj ne eniru: ĝi estas terura monstro, ĝi preskaŭ disŝiris min per la ungegoj...... pli ol unu futon longaj! Ĝi saltegis al mi, ĝi havas kornojn, — je Dio, ne malfermu la pordon — estas ĉiuspecaj monstroj tie!”

„Trankviliĝu, ne tremu, ni helpos!” diris la voĉoj; sed la dommastrino nur kriadis el la tuta gorĝo panikan galimation da kontraŭdiroj.

lu vokis policanojn.

„Nu,” diris unu el la policanoj, „regu vin kaj diru al ni, pri kio temas.”

„En tiu ĉambro, numero ok, estas teruraj bestformaj monstroj. Apenaŭ mi eskapis viva.”

„Nu, nu, ne ekscitiĝu, ni protektos vin,” diris la policano, per tono, kiun oni uzas por pacigi frenezulon. „Ĉu la bestoj havis gajajn kolorojn?” Kompreneble la policanoj pensis, ke ŝi estas aŭ freneza aŭ ebria, „Estu nur trankvila, ni forigos la bestojn, ne ĝenu vin, lasu al ni!”

„Jes, jes, forigu ilin tuj — estu singarda, eniru armite — voku pastron, ke li ekzorcu la diablojn!”

„Donu al ni la ŝlosilon!” diris la policano tute trankvile, kaj duonridete li kaj lia kolego alproksimiĝis al la pordo, sed ĝuste tiam aŭdiĝis muĝo el la ĉambro.

„Jen, jen,” kriis la dommastrino. „Ĉu mi ne diris?”

La grupeto da homoj tuj forkuris for de la pordo, kaj
192