Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/193

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

la du policanoj restis senmove. Post hezito unu diris al la alia: „Ni ne rajtas eniri privatan ĉambron sen serĉmandato.”

Esprimo de malŝarĝo heligis la vizaĝojn de la policanoj ĉe tiu elturno. Ili sin turnis al la dommastrino:

„Kie troviĝas la luanto de la ĉambro?”

„En la foiro, ĉe stando 13. Lia nomo estas Samuel Rogers.”

La du policanoj iris al la stando kaj flustre parolis al Benzo. Li kviete foriris kun ili.

Pasis tri tagoj, dum kiuj nin jukis la scivolo. Ĵaŭde matene li revenis, paŝante tra la aleoj kun iom de la malnova aplombo.

Ni kuris al li. „Kio okazis?” ni demandis.

„Aranĝite, knaboj!” diris Benzo. „Nu kio? Iom da tondro kaj hajlo en la policejo, sed tio tuŝis min kiel akvo anseron. Nun ja ili transprenis la zorgon, kaj ĝi donis al ili urtikon en la kalsonon! Kion fari? Ili devis eltiri la leonon kun helpo de cirkaj dresistoj, kaj ili loĝigis ĝin ĉe la cirko. Tamen la besto ja restis mia! Tion ili ne povis ŝanĝi. Ili akuzis min pri rompo de l' paco; mi kontraŭakuzis, ke ili senrajte forprenis mian propraĵon. Diable, tio mutigis ilin! Ili estis inter martelo kaj amboso — ne sciis kion fari. Mi vidis ilin danceti kiel kato sur fornoplato. Fine mi konsentis intertrakti, kaj ili vendis la leonidon al la zo'o — kredu, mi bone remburis la prezon! Jes, knaboj, lasu min fari: mi scias min aranĝi. En mia cerbo ne kreskas herbo. Kiu min tuŝas, min sentas!”

Tion rakontis Benzo; sed pri tiu parto de la rakonto mi ne garantias. Mi mem rakontas nur la puran veron, kiel bonpia bazarulo; sed vi ĉiuj scias, ke Benzo mensogas kiel funebra parolo! —
193
13 Kredu min, sinjorino!