Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/194

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
34. GRANDA PAROLISTO ESTAS DUBA FARISTO.


Ĉe la fino de la semajno s-ro Lipman parolis al mi:

„Vi estas bona vendisto, absolute bona; sed ĉi-semajne, ĉar vi laboris nur duonan semajnon, via pago estas nur naŭŝilingoj-okpencoj. Mi scias, ke vi bezonas pli ol tion por vivi, ej? Sed ne zorgu, ne zorgu, amiko, mi regalos vin orde. Mi ĉiam helpas al la homo, kiu laboras, penas, faras konscience. Ne timu, ne faru al vi zorgojn, mi ne rigardos rigore, mi cedos, mi donos pli, iom pli, ĉar vi estas bona laboranto kaj ĉar tia mi estas: amas helpi, ha jes, helpi home la homon. Ne faru al vi zorgojn — kaj nun venu: ni ja trinkos kune tason da kakao. Ej?”

Mi dankis lin, kaj ni kune iris al stando, kie taso da kakao estis aĉetebla tre malkare, ĉar la firmo vendas por sin reklami. Tie ni sidis, kaj dum la tuta tempo Lipman parolis pri la etiko de sia vivo.

„Jes,” li diris, „mi ŝatas bonan laboriston kaj mi faras multon por helpi lin, sed unu aferon mi ne povas toleri. Ne, absolute ne! La laboristo devas esti honesta, jes ja, la malhonestecon mi ne toleros, eĉ se la ŝtelo estas bagatela.”

Mi rigardis lin iom dubeme, nesciante, ĉu li celas al mi, sed li tute senĝene daŭrigis sian paroladon malobjektive.

„Vere tia mi estas. Se iu ŝtelas ion ajn, li estas finita, tute finita. Se iu ajn...... Ĉu alian tason da kakao kaj alian kukon?”

„Jes, dankon.”

„Kelnerino! Denove kakaon kaj kukojn.” Kaj turnante sin denove al mi, li daŭrigis: „Do, kiel mi diris, se mankas unu monero, eĉ duonpenco ĉe mia stando, mi ne ri-
194