Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/195

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

pozas, ĝis ĝi estas trovita, eĉ se necesus horoj por serĉi. Komprenu, amiko, ke ne estas la valoro, estas la principo. Jes, tia estas mia naturo. Nu, se laboristo mia vere trovas sin en mizera stato aŭ embaraso, kaj monhelpo estas necesa — do li venu al mi sincere, jes, tute sincere, kaj mi eble helpos lin per mono; jes, eĉ se necesus kvin pundoj, sed li ne tuŝu eĉ cendon, al kiu li ne rajtas, neniaokaze......”

Kaj s-ro Lipman daŭrigis sian prelegon longe kaj enuige, ade ripetante pri malhonesteco kaj sia emo helpi al honestulo, dum ni trinkis po tri tasoj da kakao kaj manĝis plurajn kukojn. Li fine diris: „Ni iru al la stando kaj mi donos al vi vian salajron.” Ni leviĝis, kaj li iris unua al la kasa giĉeto por pagi. Mi lin sekvis. Tute trankvile Lipman metis sespencon antaŭ la kasistinon kaj diris: „Unu kakao kaj unu kuko.”

Tiu senhonta trompo post lia morala admonado mirigis min. Ĉe la stando Lipman ree laŭdis min kaj donis al mi mian duonsemajnan kurtaĝon. Kiam mi ŝiris la koverteton por kontroli la monon, mi trovis, ke enestas ĝuste dek ŝilingoj. Mi ne povis ne ridi pri la donaco de kvar pliaj pencoj post lia grandioza parolado. Liza monhelpis al mi, por ke mi povu elteni. —

Post la Glasgova foiro mi iris al la novembra Edinburga foiro. Tie mi eksponis ovokirlilon kaj enspezis sufiĉe por vivteni min. Liza laboris ĉe la stando de V.I.K.-kompanio.

Dimanĉon Liza kaj mi iris viziti Luigi kaj familion. Ili estis treege gastamaj, kaj ni spertis tre ĝuan tagon. Jolanda kuris al mi kaj diris: „Kie estas mia ‚sturto’?”

Mi tute forgesis pri la ŝercpromeso kaj konsciis kiel mi eraris, promesinte ion neplenumeblan al la etulino, kiu tute serioze fidis je miaj vortoj.
195