Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/200

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

de laŭmodaj roboj; post tio sekvis mia vico, kaj post mi venis varietea spektaklo. La varieteo estis regata de komikulo nomata Gus Stratton. Gus tre plaĉis al mi. Li estis vigla homo preskaŭ kvindekjara kaj, ĉar la foirestro estis sinretirema homo, Gus komplezeme prizorgis ĉion rilate al la tri scenejaj prezentaĵoj. Al mi li donis la oficon fari ĉiujn publikajn anoncojn. La plej ĝena devo, kiun Gus entreprenis, estis prizorgi ke ĉio fluu kronometre ekzakte. La malfacilo estis, ke la manekenoj ĉiam ĝenis ĉiujn per sia prokrastemo, kiu tro malfruigis la prezenton de la varieteo. Gus multe koleriĝis pri ili, sed la manekenoj ne atentis liajn admonojn.

Unu vesperon mi vidis Gus malpacience rigardi sian horloĝon. Li venis al mi kaj diris: „Denove ili malfruas, kaj ĉi-vespere ili havas eĉ pluan montron: la montron de piĵamoj. Damnu tiujn sencerbajn pupojn! Elĉerpiĝis mia pacienco — mi iros en ilian vestejon kaj faros al ili taŭgan regalon." Kaj Gus kolere marŝis en la vestoŝanĝan ĉambron.

„Kion vi faraĉas?” li kriis. „Rapidu! La publiko ja ne atendos ĝis noktomezo. Movu vin, ĝi ne estas enterigo — tuj iru sur la scenejon! Vi detruos ĉion per via prokrasto.”

„Iru for!” ili respondis per supera tono. „Vi ne estas nia estro. Ni ne agnoskas vin. Ne decas, ke vi venu inter sinjorinojn dum senvestiĝo.”

„Sinjorinoj? Vi arogas al vi altajn titolojn. Ĉu vi pensas, ke gravas al mi esti inter aro da vestpendigiloj?”

„Hus! For kaj pendigu vin — vi nur enuigas nin. Malaperu!”

„Bone. Do mi donos al vi absolutan ordonon. La piĵama montro estas malpermesata. Vi prezentos nur la
200