Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/201

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

geedziĝan procesion, kaj punkto!” Kaj li elmarŝis kolere.

„Rossetti!” li vokis. „Iru sur la scenejon kaj anoncu, ke nun sekvos la geedziĝa procesio.”

Mi iris sur la scenejon kaj anoncis jene: „Gesinjoroj, nun niaj manekenoj prezentos al vi la plej modajn kaj lastdatajn virinajn nuptajn robojn. — Mi fieras anonci, ke tiuj ĉarmaj kaj konvenaj vestoj vidiĝas nun la unuan fojon en ĉi tiu distrikto.” Imagu la ŝokon, kiam la manekenoj paŝetis sur la scenejon en piĵamoj! La ĉeestantaro laŭte kaj longe ridis kaj pensis, ke mi ŝercis fiete.


****


36. SORTO OFTE ALSENDAS KION NI NE ATENDAS.


Unu tagon en Edinburgo mi sidis en forta embaraso.

Kion fari? kion fari? La demando ripetiĝis en mia cerbo. Mi ja sciis kion fari, se mi atentus nur la komercan flankon de la problemo; sed estis aliaj konsideroj, kiujn mi ne povis ignori sen senti koran maltrankviliĝon. Denove mi pripensis la aferon dekomence.

Mac, la entreprenisto, kiu organizis la foiron en Peterhead, poste starigis foiron en Nairn. En Peterhead mi nenion profitis. Restis al mi ekzakte sufiĉe por elŝuldiĝi. Sed en Nairn mi bone gajnis. Per parto de tiu gajno mi pagis kaŭcion pri stando en Edinburga foiro organizota de alia viro kaj okazonta en marto. Mac venis al mi kaj sciigis ke li aranĝos foiron en Buckie. La foiraj datoj oportune akordiĝis tiel, ke mi povos labori en Buckie kaj tuj poste komenci en Edinburgo. Verdire mi ne ŝatis la ideon negoci en Buckie, ĉar ankaŭ Buckie estas fiŝkaptista urbeto, kaj mi tre timis
201