Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/202

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

malgajni tie; sed Mac estis tiel bona kaj komplezema homo, ke mi ne povis rifuzi. Mac alte taksis la valoron de mia eksponado sur la scenejo kaj li juĝis ĝin necesa por la sukceso de la foiro. Do, mi pensis, mi eble malgajnos en Buckie, sed mi bone enspezos en Edinburgo. Ĝis tiu punkto ne estis malfacile decidi.

Sed nun io okazis. Pro ia kialo la halo en Buckie ne estis luebla ĝis unu semajno post la antaŭaranĝita dato, kaj tio kaŭzis, ke la du foiroj parte samtempos. Jen la problemo. Ĉu perfidi Mac aŭ ĉu riski la fiaskiĝon de mia nove komencita komerco? Mi estis sola kaj ne povis ĉeesti ambaŭ foirojn. Mi pensis pri Liza, kiu volonte venus responde al mia alvoko; sed ankoraŭ mi ne sciis, ĉu mia entrepreno sukcesos, kaj mi ne volis igi ŝin forlasi sian sekuran laboron favore al la hazardo de mia entrepreno......

Sidante en mia Edinburga loĝejo, mi ree kaj ree pripensis la aferon, sed solvo sin ne prezentis. Restis simple decidi, ĉu riski perdon en Buckie kun forĵeto de nepra gajno en Edinburgo, aŭ ĉu perfidi Mac. Se mi nur havus kapitalon por elteni kontraŭ eventuala perdo, la decido estus facila. Mi konis neniun haveblan, kiu povus taŭge eksponi la kuirilon en unu foiro, dum mi prizorgos la alian. Sed malgraŭ la kriza stato de mia komerco mi ne povis ŝarĝi mian konsciencon per rifuzo al Mac, kiu jam reklamis mian prezentaĵon. Jam de du tagoj agitiĝis mia koro. Kion fari...... kaj denove...... kion fari?

****

Mi klare memoras tiun tagon. Mi sidis en brakseĝo, kaj mia kapo zumis. Mia problemo ne eĉ paŝetis al solvo. La samaj tute neutilaj pensoj kirliĝis en mia kapo.

Subite aŭdiĝis frapo sur la pordo. Kiu povas esti? mi
202