Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/203

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

pensis — eĉ imposta kolektisto estus bonvena, se nur li distrus min iomete! Enue mi iris al la pordo kaj malfermis ĝin. Tie staris mezaĝa viro kun eluzita valizeto ĉirkaŭligita per ŝnuro.

Li komencis paroli. Mi komprenis, ke li estas kolportisto, kaj mi nur duone aŭskultis lin, dum mi rigardis lin esplore. Li portis malnovajn kostumon kaj kaskedon. Lia kaskedo havis difektitan ŝirmilon, kaj cikatro etendiĝis de sub la ŝirmilo ĝis flanke de unu okulo. Liaj botoj estis preskaŭ eluzitaj sed brile poluritaj. Mi komencis doni pli da atento al liaj paroloj. Li vendofertis ion, sed nek klarigis kio ĝi estas nek montris ĝin al mi. Liaj vortoj elruliĝis iom lace sed kvazaŭ prorutine flue, dum li staris tie kun tre rekta teniĝo.

„Nu, kial ne montri vian vendaĵon?” mi diris.

„Certe, sinjoro,” li respondis kaj komencis malnodi la ŝnuron, kiu ĉirkaŭis la valizeton. Mi pacience atendis, dum li luktis kontraŭ tro rigida nodo. „Malbona vendisto,” mi pensis. „Li tro difuze parolas kaj nun malŝparas tempon. Oni povus batfermi la pordon centfoje, dum li fuŝpalpas tiun ŝnuron.”

Finfine li elprenis la artiklon el fasko de ok aŭ naŭ. Estis posttagmeze, kaj ŝajne li estis vendinta nur tri-kvar el dekduo. Mi rigardis al la artiklo, kiun li etendis al mia rigardo. Se mi ne estus spertinta iom da kompato por li, mi voĉigus ridinklinon. La artiklo estis rostkrado: la sama, kiun mi havas kvante en Blackpool!

„Jes, bona ilo ĝi estas; sed bedaŭrinde mi havas multajn, ĉar mi foje komercetis per tiuj,” mi diris. Li plu parolis vendocele.

„Tute ne utilas provi vendi al mi, mi ja posedas multajn. Sed bonvolu enveni. Eble vi volonte trinkus
203