Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/204

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

tason da teo kaj iom manĝetus kun mi? Mi estas iom soleca, kaj se vi disponas la tempon......”

„Dankon, sinjoro,” li respondis, dum li sekvis min al la ĉambro. Lia nomo estis Joe, sed mi forgesis lian familian nomon. Ni kunmanĝis kaj parolis ĝenerale. Mi eltrovis, ke li estas ekssoldato, kiu ne regule laboris dum jaroj kaj iel enspezis iom da mono tie kaj tie por suplementi la pension, kiun li ricevas de la registaro pro dummilitaj vundoj. Dum ni interparolis, venis al mi ideo, kiel solvi mian problemon. La ideo ne tre plaĉis al mi, sed almenaŭ ĝi estis elirvojo. Mia penso estis simple, ke anstataŭ uzi la standon en la Edinburga foiro por vendi kuirilojn, mi uzu ĝin por vendi rostkradojn. Se Joe akceptus oficon ĉe mi, li probable enspezus sufiĉe por kovri la elspezojn kaj, kun instruo de mi, li eble eĉ profitus. Dume mi povus labori en Buckie kaj peni profiti tie. Ĉar la Buckie-foiro daŭros nur unu semajnon kaj la Edinburga daŭros iom pli ol du, mi povus veni dum la lasta semajno kaj helpi al Joe.

La rostkrado estas tre simpla varo kaj facile eksponebla. Ĝi estas ronda pleto el drato kun mallongaj piedoj, formita tiel, ke oni povas larĝigi aŭ mallarĝigi ĝin konforme al la amplekso de iu ajn poto. Oni fandas iom da graso en poto kaj enmetas rostotan viandon, brunigante ĝin laŭplaĉe. Post la pergrasa brunigado oni elprenas la viandon, enmetas la kradon kaj starigas la viandon sur ĝi, metante legomojn ĉirkaŭe. Tiel la poto, kovrita per la kovrilo, kuiras ĉion per tre malalta gasflamo kun minimuma risko de brulo. La ŝparo de gaso kompare kun gasforno estas granda. La viando rezultiĝas mole kuirita pro la enkaptita sukvaporo, kaj la legomoj entenas siajn nutrajn elementojn kiel ĉe stufado.

„Nu, Joe, mi faras al vi proponon. Ĉu al vi plaĉus
204