Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/205

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

labori por mi dum dek-kvin tagoj ĉe foiro en Waverley Market ĉi tie? Se vi eksponos rostkradojn tie, mi pagos al vi tri pundojn semajne plus kurtaĝo. Kompreneble ĉiuj elspezoj estos pagataj, kaj mi povas prunti al vi kuiristan uniformon.”

„Certe, sinjoro, mi bone scias vendi ilin kaj mi multe enspezos por vi, ĉar mi scias, ke mi povas vendi......”

„Jes, jes, mi komprenas — sed atendu momenton. Mi devas iom instrui al vi, ĉar estas alie vendi ĉe pordoj ol eksponi en foiroj. Nu, permesu al mi, ke mi klarigu. Ekzemple, se oni komencas tuj paroli, tio ofte ne efikas, kaj se oni komencas paroli tro laŭte, tio preskaŭ ĉiam malbone efikas. Se oni tuj laŭte parolas, la homoj ofte ne haltas, ĉar ili sentas, ke vi tro rekte celas al ili, aŭ se ili ja haltas, ili staras du-tri metrojn for de la stando, kaj estas tre malfacile vendi trans spacon. Plej bona metodo estas ne rigardi al la preterpasantoj komence, sed ŝajnigi grandan okupitecon, elprenante kaj enmetante manĝaĵojn je la poto neparade. Tiel la scivolemo venigos unu-du personojn tre proksimen. Oni ne rigardas ilin, kaj dume aliaj venas por rigardi kion la unuaj rigardas. Kiam kolektiĝas areto da personoj, oni komencas per intima tono klarigi kaj pograde laŭtigas la voĉon konforme al la grandeco de la aŭdantaro. Tiel oni venas al plena deklamo kun konvinkaj gestoj kaj entuziasmo.”

Mi longe instruis lin kaj faris ĉiujn aranĝojn komercajn. Mi spertis kontenton, ke la problemo fine estas pli malpli bone aranĝita.

****

Granda surprizo! — en Buckie mendoj alsvarmis. Mi ne komprenis la kialon, sed mi pli ol triobligis la mendojn de Nairn. Kaj ankaŭ en Edinburgo mendoj estis sufiĉe
205