Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/206

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

bonaj tiel, ke ankaŭ de tie mi rikoltos profiton. Finfine mi sentis min sekura en mia entrepreno. De Buckie mi telegrafis al gekonatoj, ke ili venu kaj helpu min provizore, ĉar mi ne kapablas priatenti ĉion. Ni kune laboris ĝis malfrunokte, pretigante kuirilojn por livero. Ĉe l' fino de la Buckie-foiro mi telefonis al Liza, ke ŝi forlasu sian laboron ĉe V.I.K. en Olympia, Londono, kaj renkontu min en Edinburgo. Mi proponis al ŝi duonon de la profito farita kaj farota, se ŝi konsentos esti egalrajta asocianino. Ŝi tuj akceptis.

En Edinburgo mi renkontis Liza, kaj ni kune iris al la foiro por helpi al Joe. Atingante la standon, ni aŭskultis al li.

„Mia Dio,” mi ekmiris, „kion li babilaĉas?” Ni aŭskultis plu. Lia monotona voĉo daŭrigis ŝajne senfine. Granda amaso staris antaŭ li kaj gapis. Kelkaj de tempo al tempo aĉetis, kaj li servis ilin sen paŭzigi sian vortfluon. Dum la tuta tempo personoj formoviĝis unu-duope kaj aliaj aliĝis.

„Ĉu vi povas kapti ian sencon en liaj vortoj, Liza?"

„Tute ne, ĉu vi?”

Ni daŭre aŭskultis. Lia monotono funebris: „Vidu diritan kradon...... sur diritan kradon metu diritan viandon, legomojn bone kuiritajn...... ĉe mia dekstro” (kaj li etendis la maldekstran manon) „estas poto, metu diritan kradon en poton” (kaj li svingis la manon, akcidente frapante la poton surteren, ekkaptis ĝin kaj enmetis la malpurajn manĝaĵojn, dum li tute flegme daŭrigis) „kaj enmetu diritajn legomojn......”

Li ja laboregis, li ne paŭzis.

„Ĉu li estas ebria?” mi demandis al Liza.

„Ŝajnas al mi, ke li estas frenezeta. Li ja havas en la kapo arĝentan plateton ― vidu!”
206