Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/208

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

malaltigus la vendon, tamen stari ĉi tie senpove mi ne povas. Mia plej rega sento estas forkuri.”

„Ne, ne, ni devas iel helpi,” diris Liza.

„Sed kiel?”

Liza ŝultrumis.

„Eble —”, mi komencis, „— sed ne,” mi finis.

„Kio estas?”

„Estis ideo, sed ĝi ne taŭgas.”

„Sed kion vi pensis?”

„Mi pensis, ke ni eble vendu flanke de li; sed mi tuj konstatis ke, se ni farus tion, ni interrompus lian paroladon.”

„Ĉu vi pensas, ke gravus, se ni interrompus tiun fuŝparoladon?”

„Eble ne, sed la vortoj de unu tute nuligas tiujn de alia. Vi bone scias ke, kiam oni eksponadas, la helpanto eĉ retenas la spiron por ne distri la atenton de la ‚grego’.”

„Ni tamen provu. Se la ideo ne prosperos, do ni forlasos ĝin.”

„Sed...... sed Joe certe furioziĝos, se ni interrompos, kaj cetere la ideo ne povas utili. Ĝi ne nur estas konata malbona taktiko, ĝi estas ankaŭ kontraŭlogika.”

„Vi kaj via logiko kaj rezonado! Ĉu vi povas klarigi per ili, kiel tiu fuŝanto povas vendi eĉ unu kradon? Nu, klarigu tion, se vi povas! Jen — ni iru po unu ĉiuflanke tiom malproksimen, kiom ni povas, kaj ni provu vendi flustre, Nu venu — ne staru tie: venu!”

Tre dubeme mi cedis. Ni komencis flustre paroli, kaj dume mi flankenrigardis al Joe, sed Joe ŝajne eĉ ne konsciis pri nia ĉeesto. Pograde ni laŭtigis la voĉojn, sed la obtuza voĉo de Joe daŭre muĝadis. Kaj ni vendis. Tute ne atentante Joe, ni daŭrigis plenvoĉe: „Unu por
208