Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/209

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

vi, sinjorino?...... dankon...... unu ŝilingon...... dankon...... kaj vi?...... dankon...... ĝi estas mirinda...... kio ĝi estas?...... ho, tre bona...... preskaŭ ne estas...... dankon...... kaj por vi?...... jes, jes, ĉiu aĉetas...... alian?...... certe — la plej bona...... du ŝilingoj...... jes, ĉio klarigita en la flugfolio, jen la folio...... ĝi estas tre simpla, jen...... fraŭlino Liza — unu al tiu sinjorino...... kaj al la alia...... dankon...... aĉetu rapide, la stoko elĉerpiĝas...... tia mirindaĵo...... dankon...... dankon...... nur po unu ŝilingo.” Kaj tiel ni daŭrigis, puŝante kradojn en la manojn de ĉiuj kaj ne donante al ili la tempon pensi; kaj la homoj streĉis la manojn avide al ni, sub la influo de la rapida aĉeto de aliaj, dum ni per vortoj kaj gestoj instigis la furoron. Kaj en la fono senĉesis la murmurado de Joe, kiu allogis la homamason.

La Edinburga foiro rezultiĝis grandsukcese; sed klarigi, kiel tia vendmaniero sukcesis, mi tute ne povas.


****


37. ĈIU „LI” HAVAS SIAN „ŜI”.


Liza kaj mi geedziĝis.


****


38. DU BOTOJ FARAS PARON.


Post la Edinburga foiro la komerco seninterrompe sukcesis. Ĉe ĉiu foiro ni bone profitis. La kombino de Liza kaj mi estis ideala. Niaj ecoj estis kompletigaj unu al la alia. Mi posedis la imagpovon kaj bone sciis manovri, kaj Liza, tre sperta vendistino, havis plue
209
14 Kredu min, sinjorino!