Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/210

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

grandan persiston. Kiam ŝi kaptis klienton, tiu pli facile liberiĝus el la okbraka ĉirkaŭpreno de polipo ol de ŝia obstina kroĉo. Ŝiaj diroj kaj pretekstoj estis ofte tute kontraŭraciaj, sed ŝia insisto triumfis spite ĉion. Tiu persisto estis tre valora ankaŭ al mi, kiam la konstanta muelado kaj daŭra baraktado faligis al mi la brakojn. Tiam ŝi instigis min al pluiro. Mia naturo estas tia, ke daŭra sameco tedas min, kaj ĝuste kiam tio okazis, ĉiam venis Liza al mia helpo; sed se venis vera obstaklo, io malbona sed tamen nova — tiam mi vekiĝis kaj prenis la rimenojn en ambaŭ manojn kaj gvidis la komercon al sukceso.

Por doni al vi ideon, kiel niaj ecoj kombiniĝis, mi devas komence reiri al tempo, antaŭ ol mi renkontis Liza.

Tiam mi laboris por V.I.K.-kompanio. Je tiu tempo unu firmo ĉiam kopiis nian kuirilon kaj fabrikis ĝin en Britujo: nia estis fabrikita en Usono. Dank' al tio la konkurenca firmo povis vendi multe pli malkare, kaj kvankam ilia artiklo estis multe pli malbona kvalite, la publiko malofte rimarkis tion.

La taktiko de tiu firmo estis lui standon apud nia kaj, anstataŭ eksponadi, oni simple kaptis la homojn, kiujn ni interesigis, kaj per la simpla diro, ke ilia varo estas simila al nia sed malpli kosta, ĉar ĝi estas farita en Britujo, ili rabis niajn klientojn.

Nature, mi forte batalis kontraŭ tiu parazita vendmaniero. La plej trafa maniero batali kontraŭ tiu konkurenco estis, ŝanĝi kelkajn detalojn en la formo de nia kuirilo tiel, ke ili ne plu povis diri, ke ilia kuirilo estas sama. Samtempe en niaj eksponoj ni donis grandan valoron al la koncerna aliformigo. Tiu firmo kopiis la ŝanĝitan parton, kaj ni denove ŝanĝis. Do ĉiujare mi havis preta novan tipon, kiun mi ekmontris ĉe la granda
210