Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/211

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

foiro en Olympia, Londono. Mia unua ŝanĝo estis depreni la fermokrampojn de la kovrilo tiel, ke ni povu paroli pri nia nova tipo sen komplikaĵoj. Poste sekvis aliaj ŝanĝoj, sed ĝis post mia forlaso de V.I.K. ties kuiriloj restis sen krampoj. Nu, kiam mi komencis vendi proprakonte, mi ne plu sciis kion ŝanĝi ĉe mia kuirilo, sed mi antaŭvidis eventualan konkurencon kontraŭ mia iama firmo, V.I.K. Kvankam mi sciis, ke V.I.K. ne povus vendi pli malkare ol mi, tamen malsameco de varo estas granda avantaĝo, se eksponisto estas sufiĉe lerta por konvinki la publikon, ke la ŝanĝita parto estas plibonigo. Vere, la kontraŭaj eksponistoj havas siaflanke la saman avantaĝon, sed mi tute ne timis ilian konvinkan kapablon.

Nu, kiam Liza kaj mi iris al la nordaj Orkadaj Insuloj (Orkney) por eksponi niajn kuirilojn en malgranda foiro, ni trovis, ke la firmo V.I.K. pere de siaj agentoj lokis grandan elmontron de kuiriloj en la fenestro de magazeno tie por saboti nian entreprenon. Liza timis, ke tiu konkurenco kaŭzos al ni grandan perdon, ĉar la elspezoj vojaĝi tiel distance, kunveturigante varojn, estis altaj. Sed mi ne timis, ke V.I.K. rikoltos la frukton de nia laboro, ĉar mi fidis, ke ni povos alrasti nian propran rikoltaĵon. Nia vendoprezo estis iom pli malalta ol tiu de V.I.K., do kiam ni eksponis sur la scenejo, ni tamtamis nian malaltan prezon. Kiel mi antaŭvidis, la magazeno malaltigis la prezon de siaj kuiriloj ĝis la nivelo de niaj, do mi ludis mian duan atuton. Ni nun komencis tamtami la grandan avantaĝon de la krampoj sur nia kuirilo (la kuirilo de V.I.K. estis ankoraŭ senkrampa). Per tiu taktiko mi nuligis la opozicion, kaj nia vendado estis vere rekorda. Ĉe la fino de la foiro ni forvendis nian tutan stokon.

Pro la elĉerpo de stoko ni devis resti en Orkney dum
211