Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/212

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

tri semajnoj por atendi novan kontingenton kaj dume ni eksponadis en haloj en aliaj partoj de la insulo. Kaj ni eksciis ion. La magazeno, kiu dum la foiro vendis nenion, nun komencis vendi kuirilojn. Mi bone komprenis la kialon. Personoj, kiuj ne vizitis la foiron kaj tamen aŭdis pri niaj kuiriloj, aĉetis ĉe la magazeno pensante, ke ili aĉetas similan kuirilon.

„Ne,” mi pensis, „eĉ tiujn vendojn la magazeno ne havu!” Do mi metis la jenan anoncon en la urba gazeto:

Ni dankas la loĝantojn de Orkney pro ilia komplezemo kaj ilia interesata ĉeesto ĉe niaj eksponadoj. Estis vera plezuro eksponi al tia inteligenta kaj ĝentila aŭskultantaro.

Notu bone: Ni erare liveris unu el niaj malnovaj, senkrampaj kuiriloj. La ricevinto bonvolu tuj reporti ĝin al ni, ĉar tiu tipo estas arkaika.

(Kompreneble la „averto” estis nur pura „komerca artifiko”.)

La vendoj en la magazeno tuj ĉesis.

Parenteze mi aldonu ke, kvankam la supra reklamo estis sole komerce motivita, ni vere trovis, ke la loĝantoj de Orkney estas bonaj, honestaj, fidemaj kaj komplezemaj. Ni trovis ilin ankaŭ kleraj, sed surprize ni konstatis, ke ili ne konsideras sin skotoj, sed fieras pri sia norvega deveno.

La sekvanta foiro okazis ankoraŭ pli norde en la foraj insuloj Shetland. Kiam ni alvenis tie, oni diris al ni, ke estas granda montro de kuiriloj en urba butiko, sed min ne ĝenis la V.I.K.-konkurenco, ĉar mi sciis kiel kontraŭstari ĝin.

Estis lunde ĉirkaŭ tagmezo. La foiro estis preta
212