Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/213

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

malfermiĝi je la dua. Liza kaj mi ĉirkaŭvagis la urbon, kaj mi vidis la butikan fenestron, en kiu pompis la bela kuirila elmontro. Mi senĝene enrigardis, kaj subite miaj okuloj algluiĝis al la fenestro.

„Kio estas al vi?” diris Liza.

„Rigardu!” mi diris per konsternita voĉo. „Rigardu tiun kuirilon en la fenestro. Ĉi-foje V.I.K. vere mortbatis nin.”

„Mia Dio!” subvoĉis Liza.

Kaj la kaŭzo de nia konsterniĝo?

La fenestro estis plena de V.I.K.-kuiriloj; sed en la mezo sur drapirita soklo estis malgranda kuirilo, videble malnova kaj ekrustiĝinta. Kaj ĝi estis garnita per krampoj. Ne estis prezo sur ĝi; sed longa, kolorita papersago etendiĝis de la fora, supra angulo de la fenestro ĝis tiu kuirilo, kaj sur la kuirilo estis etikedo kun la jenaj vortoj:

Ĉi tiu tipo estas arkaika.

„Miaj propraj vortoj,” mi elspiris tra la dentoj.

Kvankam la krampoj sur la kuirilo estis la malnovaj de V.I.K. kaj ne tiel bonaj kiel niaj, tamen ili aspektis preskaŭ same, kaj la publiko certe pensos, ke la montrita kuirilo estas la sama, kiun ni vendas. Zorgoplene mi turnis min al Liza.

„Ni estas pereigitaj, ne estas elirvojo. Ĉiuj pensos, ke ni vendas arkaikan kuirilon, kaj cetere vi scias, kiel la insulanoj prefere aĉetas de saminsulano, se ni ne povos pruvi, ke nia kuirilo estas pli bona kaj pli moderna. Sen tio la rezulto simple estos, ke ni laboros kaj V.I.K. gajnos.”

Ni iris al la foiro. Mi parolis al la foirestro pri la
213