Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/214

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

okazintaĵo, sed li diris: „Ne zorgu. Vi estas du superaj eksponistoj kaj vi povos facile venki kontraŭ tio.” Sed tiuj vortoj ne kvietigis min, ĉar mi bone sciis, ke malgraŭ ĉiuj klopodoj niaj ni iras rekte al fiasko. La perdo estos granda, ĉar por ni la elspezoj, veni tiel malproksimen, estis tre gravaj. Liza penis trankviligi min dirante, ke ni eble povos eltiri nin sen granda perdo, per laborego ktp. Sed mi ne konvinkiĝis. „Devas esti elirvojo,” mi ree kaj ree diris al mi. Sed elirvojo evitis min. Dum preskaŭ du horoj mi cerbumadis. Subite mi diris al Liza: „Mi havas ideon. Preskaŭ certe ĝi ne sukcesos, sed ni devas provi, ekzistas ŝanco...... la ŝanco estas malgranda, sed ni nepre devas provi. Venu al la loĝejo kun mi tuj!”

„Sed la foiro estas preta malfermiĝi,” protestis Liza.

„La foiro al infero!” mi respondis. „Unue ni devas nuligi la opozicion. Venu tuj al la loĝejo.”

Ni iris rapide, kaj mi nenion klarigis dumvoje. En nia ĉambro mi diris al Liza: „Nun ŝanĝu vian robon, alifrizu vian hararon, ŝanĝu vian aspekton tiel, ke iu en ĉi tiu urbeto, kiu hazarde konas vin, ne facile rekonus vin.” Liza obeis. „— Jen bone. Nun surmetu viajn koloritajn sunokulvitrojn. — Bonege. Nu aŭskultu atente, kion mi diros al vi, ĉar mi volas, ke vi sekvu laŭvorte miajn instrukciojn.” Detale mi klarigis al ŝi.

„Ĉu vi pensas, ke tiu plano sukcesos?” ŝi diris.

„Ĝi devos, ĝi estas nia sola ŝanco,” mi respondis.

„Ĉu vi mem ne estos pli kapabla sukcesigi ĝin ol mi, Vik?”

„Ne, vi estas pli insistema ol mi. Se vi ne povos sukcesigi ĝin, mi certe ne povos.”

„Ĉu vi estas preta, Liza?" mi aldonis. „Bone, nun ni iru al la kuirila butiko."
214