Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/217

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

la aĉetaĵo. Ŝi venis al mi kaj mi tuj volvis la kuirilon en brunan paperon, kiun mi kunhavis preta, kaj ni kune kuris al la foiro. Sen la atesta kuirilo la butikisto restis senarmiligita, kaj nia foira vendado estis sukcesa.

Ĉe la Shetland'anoj mi trovis la samajn kvalitojn kiel ĉe la Orkney'anoj. Estis somero kaj regis plena taglumo dum la tutaj dudek-kvar horoj. Mi ne povis alkutimiĝi al tiu eksterordinara ĉiama taghelo, kaj dum malfrua nokto mi foje promenis tra la urbo kaj kamparo. Strangan senton mi spertis, kiam mi vagadis tra la nuda, tute senarba kamparo, sola kun miaj pensoj. Ŝajnis al mi, ke mi promenas en morta mondo tute senhoma, kie eĉ birdeto ne pepas, kaj mi devis memorigi al mi ke homoj kaj bestoj ja ekzistas, ke ili ĉiuj dormas kaj ke la tago kaj mi estas la du solaj, kiuj ne enlitiĝis.


****


39. NI FORTON PLI FREŜAN AKIRAS.

Estis dimanĉo posttagmeze. Liza kaj mi estis en la pensiona sidĉambro. La pensiona servistino ordigis la tablon post nia tagmanĝo kaj foriris. Tra la fenestro vidiĝis pluvoduŝataj domoj kaj pluvolavataj stratoj. Disaj homoj de tempo al tempo rapide preterpasis kun mallevitaj kapoj por povi pli bone sin ŝirmi kontraŭ vento kaj pluvo. Liza sidis komforte en brakseĝo apud gaja fajro, legante dimanĉan gazeton, kaj mi sidis kontraŭ ŝi, nervoze fumante unu cigaredon post alia.

„Liza,” mi komencis.

Liza mallevis la gazeton, ridetis al mi kaj diris: „Nu, nu, ne ĝenu vin. Estas krizo: do kio? Jam centfoje vi diris tion; sed hodiaŭ estas dimanĉo, do forgesu la
217