Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/224

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

estas, por fokusi atenton sur nian senakvan kuirilon. Nun, kun granda plezuro, mi prezentas al vi Madame Zila.”

(La leganto komprenos, ke en la prezentaĵo, kiu sekvas, mi uzas tro simplan, elementan kodon, por ke mi povu klare demonstri nian procedon. Tiun simplan kodon la leganto, se li deziras, povos ekstrakti el la dialogo — la kodvortoj staras kursive. — La priskribo pri la efiko sur la ĉeestantojn estas aŭtenta.)

Liza envenis vestita en nigra vespertualeto arĝente ornamentita kaj riverencis. Obtuza murmureto trairis la halon kiam la anaro rekonis, ke ŝi estas f-ino Adamson, kiu ĵus eksponis. Mi kondukis ŝin ceremonie al la brakseĝo kaj per nigra bandaĝo mi vindis ŝiajn okulojn, evitante kovri la orelojn. Mi reiris al la mezo de la scenejo, prenis el la poŝo kompleton de ludkartoj, kaj anoncis:

„Unue por montri al vi la ĝeneralan kapablon de Madame Zila, mi venos inter vin. Mi deziras, ke personoj elektu kartojn el ĉi tiu kartaro kaj ke la elektantoj estu tre zorgaj, ke mi ne ekvidu la prenitajn kartojn.”

Mi iris al unu sinjorino, kaj ŝi prenis karton el la fasko. Mi turnis min al Liza kaj diris: „Madame Zila, diru rapide do la nomon de la karto.”

„La kvin de piko,” respondis Liza.

„Dankon, mi respondis kaj, irante al alia elektanto, mi diris: „Bonvolu nun diri la duan karton.”

„La sep de karoo.”

„Koncentriĝu,” mi rapide diris.

Liza metis la manon al sia frunto kaj diris: „Ne, nun mi vidas ĝin pli klare. Ĝi estas la sep de kero.”

„Dankon.”

Mi nun prenis el la poŝo ordinaran notlibron kaj
224