Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/225

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

anoncis: „Mi nun dezirus, ke kelkaj sinjorinoj skribu en ĉi tiu notlibro iujn ajn nombrojn, kaj Madame Zila, kiu sidas tute blindumita, sumigos ilin.” Mi iris al unu sinjorino kaj flustris al ŝi: „Skribu kvar ciferojn sur ĉi tiu paĝo.” Ŝi faris tion, kaj mi same petis al tri aliaj apudaj sinjorinoj. Mi reprenis la notlibron, kaj je tiu ekzakta momento Liza diris: „La sumo de tiuj nombroj estas 22.719.” Mi tiam iris al alia virino, kiu sidis ĉe la alia flanko de la halo kaj petis ŝin adicii, kaj kiam ŝi tion faris, la rezultato estis tiu, kiun Liza diris, (,Dank” al Dio, ke neniu vidis min turmi la paĝojn!” mi diris al mi.)

Mi poste iris al alia virino kaj flustris: „Kiu estas via naskiĝtago?” Kaj post la respondo mi turnis min al Liza kaj diris: „Ĉu vi scias tuj la naskiĝtagon de la sinjorino?”

„La sesa de aŭgusto. — Vi naskiĝis sub la signo de Leo (leono). Vi havis zorgojn dum via vivo, sed per via natura kuraĝo vi ne permesis ke tiuj zorgoj malesperigu vin. Vi estas bona, sindonema amikino por viaj amikoj, sed vi ne...... ne...... eh...... ne...... ŝatas viajn malamikojn.” Mia stomako kirliĝis ĉe aŭdo de tiu lama banalaĵo kaj mi rapide ĵetis flankan rigardon al la aŭdantaro, sed ĉiu rigardo montris nur streĉan intereson al Liza. „Dank' al Dio pro la malavara dissemo de stultuloj en ĉi tiu mondo,” mi spiris. Post mallonga hezito Liza daŭrigis: „Estas iu, kiu kaŝe agas kontraŭ vi. Mi ne volas diri ŝian nomon publike, sed vi facile povos diveni kiun mi aludas. Estu singarda. Via estonteco estas ĝenerale rozkolora, kaj mi vidas konsiderindan monsumon, kiu venos al vi. Entreprenu ion malfacilan je ĵaŭdo, ĉar tiu tago estas por vi feliĉoporta.”

„Dankon,” mi diris. Post demando al alia sinjorino mi rapide diris al Liza: „Mi volas, ke vi donu al mi klare la naskiĝdaton de la sinjorino.” Ĉe tiu kompleksa komu-
225
15 Kredu min, sinjorino!