Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/226

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

niko, Liza ekeraris: „Via naskiĝtago estas la naŭa de novembro, kaj…” „Ne!” kriis la koncerna virino, antaŭ ol mi povis ion diri al Liza, „mia datreveno estas la deknaŭa de oktobro!”

Liza metis la manon al sia frunto, sed antaŭ ol ŝi povis paroli, sinjorino, kiu sidis du vicojn malantaŭ la plendantino, diris: „Sed mia naskiĝtago estas la naŭa de novembro.” Tuj mi kaptis la okazon. Mi levis la manon kaj kriis: „Ĉiu haltigu la pensadon, tio ne donas ŝancon al Madame Zila, ĉar ŝi ricevas ĉies impresojn — jen ŝi ricevis la penson de alia sinjorino!”

„Mi ja pensis pri mia datreveno,” jesis la dua sinjorino.

Ni servis du-tri aliajn virinojn per diro de iliaj naskiĝdatoj kaj la sekva konsilo, kaj antaŭ ol mi povis iri al plua, unu el la viroj, kiuj staris apogite ĉe la malantaŭa muro, mansignis al mi. Iom suspekteme, mi iris al li. Li diris al mi: „Mia datreveno estas la 24-a de marto.” Mi diris al Liza: „Ĉu vi povas do diri nun la naskiĝtagon de ĉi tiu sinjoro?” Sed kiam Liza respondis per: „Ĝi estas la dudek-kvara de marto,” la viro kontraŭstaris per: „Madame Zila eraris. Mi diris tiun daton al la sinjoro ĉi tie, sciante, ke Zila diros same, sed mia vera dato estas la dudek-kvina de junio!” — kaj li mienis mokan, sciplenan rideton. Mi turnis min al li kaj diris: „Sinjoro, vi ofendas Madame Zila, kiu komplezis veni de la ĉefaj urboj por konsili al vi. Tute nature, se vi diris la dudek-kvaran de marto', vi ankaŭ pensis la dudek-kvaran de marto, kaj Madame Zila divenis vian penson.”

„Kiel honte!” diris kelkaj sinjorinoj, kaj sekvis indigna murmureto tra la halo.

Venis la fino. La lasta persono foriris el la halo. Mi
226