Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/227

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

metis la manon kamaradece sur la ŝultron de Liza kaj diris: „Donu al mi vian manon, kolegino, ni venkis la unuan baron.”

„La naŭa de januaro,” ŝi respondis kaj ni ambaŭ ridis.

„Do la homoj ne ŝatas siajn malamikojn!” mi ŝerce mokis.

„Mi scias,” Liza respondis. „Mi estis ekscitita. Mi vidis la venontan banalaĵon, sed mi ne povis deturni min de ĝi — sed cetere, ankaŭ vi ne estis perfekta. Imagu: vi diris al la anaro, ke ili haltigu la pensojn!”

„Jes,” mi konsentis. „Eĉ diktatoro ne povus tion devigi. Tamen mi ne pensas, ke mi postulis malfacilan taskon al nia klerularo!”

„Mi estas kontenta, ke la unua provo ne tute fiaskis. Mi ŝvitis, dum mi sidis en tiu seĝo. Ĉu vi pensas, ke ni faris bonan impreson per tiu kripla prezento?”

„Mi certas, ke jes. Mi atentis ilin, kaj mi ne rimarkis skeptikajn mienojn, tute male, kaj mi ankaŭ aŭdis disajn frazojn diritajn inter ili, dum ili forlasis la halon, kaj oni laŭdis.”

„Mi estas tre kontenta,” spiris Liza.

„Kaj mi ne estas kontenta,” mi diris. „La kodo ne estas taŭga. Oni eble ne divenas la kodon; sed oni povas facile suspekti, ke mi iel vorte kodas al vi. Ne, mi devas trovi ion pli lertan. Ni uzu la nunan kodon provizore, sed mi devas fari alian.

„Kioooooooo?!”


****


40. KAJ RAPIDE KRESKAS LA AFERO.

Pasis jaroj. Nun estas tri Zila’oj kaj tri Rossetti’oj. Ĉiu el la tri paroj staras sur scenejo en malsamaj partoj
227