Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/233

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Zila faris tion. Proksimume unu horon poste la juĝantoj venis al decido pri la plej bela infaneto kaj anoncis ĝian nomon. Mi tuj petis kaj ricevis permeson fari anoncon de la scenejo. Mi saltis sur la scenejon kaj anoncis la kuirilan eksponadon kaj la Zila-prezenton. Post tio mi vokis la halestrinon.

„Nu,” mi diris al ŝi, „vi havas koverton, ĉu ne?”

„Jes, sinjoro.”

„Ĉu ĝi estas sigelita?”

„Jes.”

„Kiu donis ĝin al vi?”

„Madame Zila.”

„Post kiam vi ricevis ĝin de Madame Zila, ĉu ĝi estis for de via posedo eĉ dum minuto?”

„Ne, mi havis ĝin dum la tuta tempo.”

„Ĉu vi eble scias, je kioma horo vi ricevis ĝin?”

„Jes, estis dek minutoj antaŭ la kvara.”

„Dankon, sinjorino.” Mi turnis min al la ĉeestantaro kaj diris: „Nun estas la kvina horo. Ĝis la nuna momento neniu, eĉ ne la juĝantoj mem, sciis kiu infaneto venkos la konkurson. Mi nun petas, ke la halestrino kompleze disŝiru la koverton kaj laŭtlegu kio estas skribita sur la papero en la koverto, kiun Madame Zila donis al ŝi antaŭ unu horo!"

La halestrino laŭtlegis...... la nomon de la ĵus venkinta infano.

La klarigo estas tute simpla. Kiam venis al mi la ideo, mi ĉirkaŭrigardis la halon por vidi, ĉu mi povos diveni la venkonton. Mi vidis tre grandan, grasan infaneton. Mi sciis, ke kutime ĉe tiuj konkursoj oni juĝas infanetojn kiel oni juĝas bovojn — laŭ la pezo kaj karnodiko pli ol laŭ la belo kaj saneco. Mi decidis elekti tiun pufan specimenon kaj iris al ĝi. Mi parolis per
233