Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/234

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

karesaj vortoj al ĝi kaj laŭdis ĝin al la fiera patrino. Mi petole demandis al la infaneto ĝian nomon, kaj la patrino kontente tradukis ĝian gluglon. Mi skribis la nomon sur paperon kaj metis ĝin en koverton. La ceteron vi scias. Se okaze mi estus maltrafinta, mi nur petus al Zila ke ŝi repostulu, sen klarigo, la koverton de la halestrino...... Jen ĉio.


****


41. ALIAJN GVIDAS KAJ MEM NE VIDAS.


Kiel mi diris, ni evoluis, kaj nia firmo, kiu komence ne havis eĉ kontoron, nun havis oficejon kaj podetalan butikon. Ĉe mia centrejo ni starigis du komercajn asociojn: unu podetalan kaj unu pograndan. Interkonsente ni nun enigis s-ron Birrell (de kiu ni komence aĉetis la kuirilojn) kiel asocianon. Li, Zila kaj mi nun posedis po triono de la akcioj, kaj ni aĉetis la kuirilojn jam senpere de Ameriko. S-ro Birrell prizorgis la kontoron kaj la butikon.

Ankaŭ nia Zila-prezento evoluis. Niaj unuaj provoj kaj la kodoj de la unua tempo ŝajnis en retrospekto tute infanaj. La unua parto de la Zila-prezento estis forme sama kiel komence, kvankam ĝi estis jam silenta; sed ni spertiĝis tiel, ke Zila rapide nomis la kartojn en seninterrompa vico. Verdire ŝi iĝis tro sperta, kaj tio donis al la prezento iom da mekanika nenatureco; do ni enmetis unu-du erarojn intence. Mi donos ekzemplon.

Ĉe unu elektita karto Zila eldiras la ĝustan nomon, sed mi, starante rekte antaŭ la elektinto, diras: „Ne!” Zila ripetas la nomon, sed mi ripetas emfazan: „Ne, vi eraras." Dume la elektinto penas altiri mian atenton por sciigi min, ke Zila ja pravas, sed mi rigardis en la aeron
234