Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/235

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kaj persistas per mia „ne”. Kiam fine eltroviĝas, ke Zila pravas kaj mi eraras, mi mienas tre honte, konfuzite kaj stulte, kaj eĉ sukcesas ruĝiĝi. Tiu incidento estas laŭda al Zila kaj nuligas suspekton, ke mi komunikas al ŝi.

Post tio sekvas la datrevena parto. Ĉe ĉi tiu parto mi jam havas en la menso diversajn datrevenojn, kiujn mi flanke eldemandis kiam mi pritraktis la ludkartojn; do la plejmulto pensas, ke Zila divenas la datrevenojn, sen ke mi demandis al la koncernatoj.

La sekvanta parto prezentiĝas jene: Mi havas multajn malgrandajn notlibrojn kaj krajonojn, kiujn mi disdonas libere al la ĉeestantaro. Sur iu ajn paĝo oni skribas sian demandon, elŝiras la paĝon kaj faldas ĝin. Kiam tio estas farita, mi iras inter ili kaj kolektas la paĝojn kun la demandoj en kartona skatolo. Mi iras sur la scenejon, evitante esti for de la vido de la ĉeestantaro dum eĉ momento. Mi ŝutas la paperslipojn sur la kuirilan bazon, kiu sidas ruĝarda sur la gasflamo, kaj forbruligas ilin. Tuj kiam la slipoj ekbrulas, Zila komencas ripeti ĉiujn demandojn laŭvorte, inkluzive de la subskribita nomo, kaj respondas ilin. Post la fino de la respondado mi publike petas, ke ĉiuj, kiuj ricevis respondon je sia demando, atestu per manlevo. Amaso da manoj leviĝas.

Kiam ni estas for de la halo, ni ĉiam aŭskultas per gaporeloj, ĉu oni kritikas aŭ havas ian ideon pri artifiko, kaj fojfoje aŭdas onidiron pri ia solvo. Ekzemple, kelkfoje estis dirite, ke mi komunikas al Zila la demandojn en la falditaj slipoj (kvankam mi ne havas la eblon rigardi ilin). Do post la bruligo de la slipoj mi iom ŝanĝis mian procedon. Mi tuj forlasis la halon kaj atende fumis cigaredon ĉe la enirejo, sed la prezento kuris same. Alifoje la onidiro estis, ke la kartona skatolo havas duoblan fundon, do por likvidi tiun supozon mi bruligis
235