Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/238

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„Mi ne scias, sed se ni ĉesigus la donacadon, tio estus malbona afero.”

„Estas absurde! La edzino de la policestro mem regule venas al niaj prezentoj!” diris Liza.

„Ho, ĉu?” mi diris. „Bonege. Ŝi iel gajnos donacon kaj iĝos partoprenanto en la delikto. Ni vidos, ĉu ŝia edzo elpaŝos, kiam li scias tion! Ni trovos manieron igi ŝin gajni hodiaŭ posttagmeze. — Nu, George, vi prenas la monon ĉe la pordo. Ĉu vi konas sinjorinon Policestro?”

„Jes, mi konas ŝin.”

„Bone, tenu aparte la duonon de ŝia enirbileto.”

“Tiun posttagmezon, je la tempo por prezenti la donacojn, mi venis sur la scenejon kun la buligitaj biletoj en skatolo. Per la mano mi forte kirlis la biletbulojn per vigla turnado tiel, ke neniu povos dubi, ke ili estas bone miksitaj. Post tio mi alvokis knabineton kaj etendis la skatolon al ŝi. Ŝi elektis paperbulon, malvolvis ĝin kaj montris la numeron, kiun ŝi laŭtlegis. Mi tute ne tuŝis la paperon. — La edzino de la policestro gajnis — kaj ŝia edzo ne vizitis nin.

La manovro estis simpla. Kiam mi kirlis la paperetojn, tiu de la policestredzino estis en mia mano. La forta kirlado ĵetis la paperetojn al la flankoj de la skatolo per centrifuga forto. Tio lasis malplenan lokon en la mezo de la skatolo. Antaŭ ol elpreni la manon el la skatolo, mi faligis la papereton de la policestredzino en la malplenan lokon. Nu, la knabineto nature metis la maneton en la mezon de la malgranda skatolo, kaj mi movis la skatolon iomete tiel, ke ŝiaj fingroj trafis la deziratan bileton.

Sed en la sekvanta urbo la policanoj envenis tuj kiam ni unue alvenis al la halo, kaj ili avertis nin, ke la donacoj konsistigas loterion, kaj sekve estas malper-
238