Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/239

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

mesitaj. Eble la policestro de Taytown komprenis, kion ni faris, kaj antaŭavertis la ĉi-tiean policon.

„Sed,” mi protestis, „la disdono ja ne estas loterio. Ni ne gajnas, kaj la enirpago estas nur por nia prezentaĵo: tion mi facile povas pruvi.”

„Ne gravas,” respondis la policisto. „Vi gajnas per reklamo kaj la elekto de la gajnantoj estas tute ŝanca, do laŭ leĝo tio estas loterio.” Ni diskutis la aferon post la foriro de la policanoj.

„Ŝajnas, ke ne estas elirvojo,” mi diris, „sed almenaŭ mi havas ideon, kiu helpos.”

Ni disdonis la flugfoliojn kaj reklamis la donon de donacoj kiel kutime.

Ĉe la unua prezento du policanoj estis en la halo. La publiko atendis la disdonon, kiun ni vaste reklamis. Kiam venis la tempo disdoni, mi iris sur la scenejon kaj faris la jenan paroladon:

„Gesinjoroj! Kiel vi scias per nia reklamado, ni disdonas valorajn donacojn. Tiuj tre kostaj donacoj estas ja havindaj, kaj nia firmo donas ilin senpage por reklami niajn varojn. Jam delonge ni disdonas tiujn bonegajn donacojn ĉie tra Skotlando. Tamen en ĉi tiu urbo la polico malpermesis, ke ni disdonu, ĉar laŭ ili la disdono estas loterio. Tio estas sciigo kiu tre surprizas nin. Oni ja nenion pagas por la donacoj, ili estas donataj tute sen pago kaj sen devigo. La pago ĉe eniro koncernas nur la Zila-prezenton, kiu valoras multe pli ol la postulatan sumon. Tiun enirpagon ni havis longe, antaŭ ol ni komencis fari la donacadon. En ĉiu urbo ni same donacis, kaj la polico ne malaprobis. En unu urbo la halo, kie ni prezentis, estis en la sama halo kiel la policejo, kaj policanoj regule ĝuis nian prezentaĵon kaj vidis la disdonon. En la lasta urbo la edzino de la
239