Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/240

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

policestro estis la fiera ricevanto de unu el niaj donacoj. Sed mi ne volas kontraŭstari aŭ kritiki la sintenon de via polico — tute ne —, do mi kore bedaŭras, ke ni ne povas etendi al vi la avantaĝon, kiun ĝuis aliaj urboj.”

Kolera murmuro kontraŭ la polico aŭdiĝis. Mi levis la manon por peti silenton kaj daŭrigis:

„Tamen nia firmo ne deziras gajni per tiu polica dekreto. Tute ne. Nu, en ĉi tiu urbo vi havas laŭdindajn bonfarajn societojn kaj institutojn, kiuj helpas al invalidoj, maljunuloj, orfoj ktp. Ni mem ne konas ilin precize. Ĉu do vi komplezus sciigi al tiuj bonfaraj societoj viaj, ke ili skribu al ni, kaj ni sendos al ili la premiojn. Ĉu vi bonvolus fari tion?”

La publiko aplaŭdis la paroladon, kiu finiĝis kun patosa tono.

La rezultanta reklamo estis kolosa. La tuta urbo parolis pri ni. La loĝantoj ĝuis paroli kontraŭ la propra polico, kaj la okazintaĵo estis temo sur ĉies lipoj. Bonfaraj societoj kaj kluboj pridiskutis la aferon en multmembraj kunvenoj, kaj ties komitatoj skribis al mi solenajn leterojn, rekomendante sian organizon kiel ricevonton de donaco. Ni duobligis la nombron da donacoj kaj dissendis ilin. Per la distrikta gazeto ni diskonigis tiun plian donon kun nomoj de la organizoj, kiuj ricevis donacojn, kaj ankaŭ emfazis, ke ni tiel disdonis por ne profiti de la polica malpermeso. Ni tamen profitis multege. La sekvantaj tri urboj estis priservataj de la sama distrikta gazeto. Ĉiuj sciis pri ni antaŭ nia alveno, kaj la komerco zumis. Ni ne donis donacojn en tiuj tri urboj, do ni ankaŭ ŝparis la duonon de la donacoj destinitaj por la kvar urboj.

Kaj ankoraŭfoje policanoj venis en nian medion. Estis en Sandhaven. Sandhaven estas fiŝkaptista urbo. La
240