Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/241

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

afero komenciĝis per la surslipaj demandoj ĉe la Zila-prezentado. Nu, ĉar la publiko ne posedas imagpovon, multaj demandoj ripetiĝis tede ofte. Rutine oni demandadis: „Ĉu mi riĉiĝos?”, „Al kiu mi edziĝos?” ktp. — kaj tiu ripetado monotonigas tiun parton de la prezento. Por variigi la demandojn, ni mem elpensis kaj enŝovis kelkajn demandojn por distri, aŭ per humoro aŭ per sensacio. Ĉar en la fino la demandintoj kune atestas la ricevon de respondoj, neniu povis scii, ĉu ĉiu demando estas efektive demandita. Do unu vesperon antaŭ la komenco de la Zila-numero, Liza demandis al mi:

„Kiujn demandojn mi enŝovu ĉi-vespere?”

„Ho...... mi ne scias: mi opinias kelkajn el la kutimaj, kiujn vi ne uzis lastatempe.”

„Mi enmetos: Ĉu mia edzo estas fidela? — Jes, al pluraj! — tio ĉiam naskas iom da rido. Kion plu?” demandis Liza.

„Ho, nu — enmetu ion pri ŝtelita mono, kaj diru la sumon...... eble ses pundoj, kaj aldonu, ke la ŝtelinto sentas sin sekura kontraŭ malkovro, sed ke lia fiago portos al li severan punon post nelonge.”

„Jes,” diris Liza per signifa tono. „Kaj ĉar ni ĵus parolis pri fiagoj, ankaŭ mi volas ion diri. Ĝi koncernas iun, kiu staras ne cent mejlojn for de mi ĝuste nun, mia kara Vikĉjo. Nur tenu la okulojn for de tiu moralmanka belulino, kiu kutime sidas ĉe la dekstra flanko de la antaŭa vico. Ne pensu ke mi ne vidis vin parolanta al ŝi, kaj la reciprokajn ŝafokulajn interrigardojn. Jes, mia Don Ĵuano, ne tiel penu kurbigi vian rigardon al la ‚Vo’ de ŝia bluzo! Vi pensis, ke mi ne vidis vin kiam mi estis okupita pri vendado.”

Mi ridis. „Moralmanka? Kia malico! Eĉ blindulo povus vidi, ke ŝi estas senpeka kiel suĉinfano — sed ŝi
241
16* Kredu min, sinjorino!