Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/242

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ja estas bela, kun tiuj firmaj, aŭdacaj elstaraĵoj, ĉu ne?” mi pikis.

„Mi diros al ŝi, ke vi estas mia edzo,” ŝi minacis.

„Ho, ho, vi ne povas,” mi diris. „Ne forgesu, ke vi estas ‚f-ino Adamson’ laŭ la reklamo, do estos facile nei vian aserton; kaj se vi diros, ke mi estas edziĝinta al iu alia, mi povos kredigi al ŝi, ke tion vi diras nur pro ĵaluzo...... ĉar se ne, kial vi tiom interesiĝus por ekparoli al ŝi? Ne, Liza, vi ne povas venki kontraŭ mi!”

Dum la Zila-numero mi ĝue rigardis al la belulino, kaj ŝi okulesprime respondis al miaj rigardoj. Dume Zila respondis la demandojn:

„Kaj nun venas al mi la jena demando,” daŭrigis Zila. „Ĉu ĉefkuiristo Rossetti estas edziĝinta? — Jes, li estas edziĝinta!”

La belulino pafis riproĉan rigardon al mi kaj deturnis la okulojn ignore. Mi restis senpove venkita, dum la publiko ridis.


****


42. EL SUB LA TERO APERAS LA VERO.


La sekvintan tagon policano venis kaj parolis al Liza.

„Nu,” li diris, „hieraŭ vespere vi priskribis ŝtelon, kiu okazis ĉi tie, kaj diris la ĝustan sumon ŝtelitan. Ni scias, kiu la ŝtelinto estas, sed ne povas pruvi nian konvinkiĝon, do ni volas, ke vi ĉi-vespere diru lian nomon.”

Post lia foriro Liza diris al mi: „Jen bela kaĉo! Kion ni faru? Tio estas granda koincido, sed ni ne povos konfesi, ke la afero estas blufo.”

„Ne, ni ne povas konfesi,” mi aprobis. „Ni devas elteni. Vidu — ĉi-vespere pritraktu la temon nebule;
242