Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/243

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

sed nature vi ne povos diri la nomon, eĉ se ni scius la nomon de la suspektato. Do priskribu lin iel ĝenerale… ni prenu ĝeneralan priskribon de fiŝkaptista tipo en ĉi tiu regiono. Diru: mezalta, fortika, freŝa vizaĝkoloro, mezblonda hararo kaj bluaj okuloj. Se la priskribo ne trafas, do la polico pensos, ke ili eraras pri sia ŝtelisto.”

Tiun saman tagon Liza kaj mi estis survoje al nia hotelo, kiam mi haltis. „Liza,” mi diris, „ĉu la okuloj min trompas?”

„Pri kio?”

„Tiu ulo ĉe la pordo.”

Liza rigardis kien mi montris. „Jes ja! estas Martin Vernon. Li estas vendanta ion. Kia hazardo portis lin al ĉi tiu nesto?”

Je tiu momento Martin vendis ion al la ĉeporda virino kaj ekrapidis for.

„Martin!” mi laŭtvokis.

Li sin turnis, vidis nin kaj kuris renkonte kun etendita mano. „Krevu la mondo! Fulmo kaj fajro! Kiu diris, ke forpasis la epoko de mirakloj?” li kriis. „Kaj vi, Liza, comment ça va?… kaj vi, Vik, mein alter kumpel! Kia ekstravaganco, renkonti vin kune. Ho, mia povra Liza, ĉu vi ne povis ĉerpi pli indan viron ol tiun Vik, kiu iniciatis haremojn en la oriento?”

„Tiu sama malinda Vik estas mia edzo,” respondis Liza ridete.

„Kristo-fero Kolumbo! Kial kateni vin al li? Ĉu pro malespero ligiĝi al mi? De kiam Jeanne d'Arc venkis Wellington, neniam estis virino tiel kuraĝa. Sed mi ĝojas renkonti vin ambaŭ kaj mi gratulas; sed diru al via onklo, kial vi vegetas en ĉi tiu urbaĉo, kiun la Eternulo pro naŭzo ne kompletigis?”
243
16 Kredu min, sinjorino!