Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/245

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„Ho nu, Martin, rakontu!” petis Liza. „Ne lasu nin tiel, pendantaj en aero!”

Martin rigardis al Liza kaj poste turnis la rigardon al mi kun demanda mieno. Mi levis la ŝultrojn. „Juĝu mem!” mi diris.

„Nu,” cedis Martin, „virina peto estas dekreto. Do jen. Unu nokton, tre malfrue, mi venis en urbon. Mi serĉis kuŝejon kaj frapis pordon en loĝeja kvartalo. Belega, pompa Venuso aperis ĉe la pordo. Je la sep pereigaj pekoj, ŝi estis rava, kaj ŝi rigardis min en maniero, kiu forprenis al mi la spiron. Mi eĉ ne rememoras klare, kio estis dirita. Estas nekredeble, sed ĉi tiu sama Martin Vernon, kiu estas hardita kontraŭ la fatala sekso, agis kiel amtrempita junulo. Ŝi gvidis min al mia ĉambro, diris kelkajn afablajn vortojn, esprimante la esperon ke mi estos komforta kaj, duŝinte min per ĉiela rideto, foriris. Post iom da tempo ŝi frapis sur mia pordo kaj, ĉe mia tutkora invito, ŝi enŝvebis. Ŝi portis tason da teo por mi, kaj ŝia voĉo trilis arĝente. Mi forte fervoris, sed ne estis certa, ĉu ŝia afablo fontas el ĝentilo, aŭ ĉu ŝi favoras min pro korinklino. Ankaŭ mia brako preskaŭ memstare leviĝis por tuŝi ŝin, sed mi detenis ĝin. Denove ŝi foriris. Post iom da tempo mi enlitiĝis kaj komencis legi por fordistri de ŝi miajn pensojn. Denove muziko sur la pordo, denove ŝi enflosis. Ŝi surhavis negliĝan robon, tra kiu sin modlis la majestaj kurboj. ‚Pardonu,’ ŝi dolĉis. ,Ĉu vi havas cigaredon?’ — ‚Nu certe, certe,’ mi respondis. ‚Jen —’ kaj mi donis cigaredon kaj fajron. Ŝi sidis sur la rando de mia ampleksa lito kaj diris: ‚Nu, ĉu vere vi estas tute komforta?’ — ‚Ho jes, absolute, dankon,’ mi deliris. — ‚Bone,’ ŝi mielis. ‚Nu, se vi deziras ion ajn’ (kaj mi estis certa, ke ŝi emfazis tiun ion ajn) ‚nur petu, kaj mi ĝojos komplezi.’ — ‚Vi estas tro ĝen-
245