Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/246

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

tila’ mi respondis kaj rigardis al ŝi sopire. Ŝi surverŝis min per la radioj de varma rideto. Mi arde volis porti la aferon antaŭen, sed mia malnova aplombo forfluis kiel akvo el korbo. Ŝi diris: ‚Estas io, sed mi ne kuraĝas diri ĝin. Vi eble juĝos min tro trudema.’ — ‚Ho, estu senceremonia!’ mi diris. ‚Mi estas ja viro, kiu sufiĉe travagis en la mondo. Al diablo la ortodokson, mi fajfas pri ĝi. Mi mezuras per mia propra metro. Mi petas vin, parolu libere!’ — Ŝi klinis la kapeton ĉarme, hezitis, poste komencis: ‚Do...... ĉu eble...... eble estus loko por ankoraŭ unu en via lito?’ — Mi devis iom serĉi la voĉon. ‚Sed certe, mia kara, certe!’ Kaj mi tuj moviĝis por fari lokon. ‚Ho dankon,’ ŝi diris, ‚mi ne sciis kiel proponi tion al vi, sed estas alia viro, kiu atendas, kaj mi tuj kondukos lin ĉi tien.’ — kaj ŝi ridetis al mi ĉarme kaj foriris.”

Ni kore ridis. „Jen,” diris Martin, „kiaj aferoj okazas al mi! Mi plonĝis en la kaptilon kiel beata idioto. — Sed vi du: rakontu iom pri vi mem!”

Ni babilis, rakontis, kaj poste devis rapidi al la halo. Martin promesis ĉeesti.

Tiun vesperon estis granda amaso da popolo en la halo, ĉar la famo pri la malkovro de la urba ŝtelisto disvastiĝis. Estis policano kaj polica serĝento en la halo. Ĉiuj atendis la malkaŝon de l' nomo de la ŝtelisto…

Liza priskribis la ŝteliston kiel ni aranĝis; sed kiam ŝi venis al la punkto diveni la nomon, ŝi diris: „...... Kaj lia nomo estas...... estas......”

Plena silento regis en la halo.

„...... estas...... ne, mi ne povas kapti la nomon,” ŝi diris per preskaŭ flustra voĉo, kaj lace ŝi metis la manon al la frunto.

La serĝento venis al Liza kaj diris: „La priskribo de
246