Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/247

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

la ŝtelisto estas tute ekzakta, sed kial vi ne povas diri lian nomon?” „Ne estas facile,” diris Liza. „Ĵus ĝi estis ekvenonta al mi, kaj poste — ĝi ne. Tiuj sciigoj aŭ venas aŭ ne venas, kaj mi povas nur peni. Oni ne povas postuli, ke ili venu.”

Martin aŭskultis flanke.

La policserĝento diris: „Do, ni provu denove morgaŭ vespere, ĉu?”

„Ho jes, mi ja provos,” respondis Liza.

„Bone, ni ĉeestos morgaŭ vespere, sed nun estas konsilinde, ke ni akompanu vin hejmen, ĉar la ŝtelisto eble atakos vin. Kaj morgaŭ ni akompanos vin de la hotelo kaj returne."

Ni kune iris al la hotelo. Martin estis kun ni, kaj post la foriro de la policanoj ni invitis Martin enveni.

„Mi komprenas nur duone ĉi tiun polican aferon,” diris Martin. „Kio ĝi estas?”

Ni klarigis al li.

„La plej terura malsano en la mondo estas stulteco, simpla kretenismo,” filozofis Martin. „Pro stulteco homoj mortas, agonias, malsatas kaj minimume malŝparas tempon. Ĉu kredeble, ke oni kondamnus iun pro diro de divenistino? Iam oni detruis aŭguristinojn, kaj nun oni volas uzi ilin por detrui aliulojn. Jen vera progreso! Mi malesperas, tute rezignas pri la monda idiotaro. Tamen vi ne povas konfesi la blufon. Ne-ne, ne konfesu; plenŝtopu iliajn vakajn rap-nap-kapojn per babilaĵoj. Vi mem ne povas fari esplorojn pri la krimo sen tiri atenton sur vin, sed mi esploros kaj provos eltrovi detalojn. Mi sciigos vin morgaŭ pri la rezulto.”

La posta vespero estis nia lasta en la urbo. La halo estis sufoke plena, kaj homoj staris malantaŭ la seĝaro, kunpremitaj kiel sardeloj en skatolo. Martin fingrovokis
247