Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/248

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

min. „Mi elfosis ion,” li diris mallaŭte, kaj rapide li komunikis al mi kelkajn detalojn pri la ŝtelo. Mi sciigis tion al Liza.

Venis la apogea momento de la vespero, Liza priskribis la ŝteliston kiel antaŭe. Tiam ŝi aldonis laŭ la sciigoj de Martin:

„Estas nokto. Jes, mi vidas iun. Mi vidas lin, li alproksimiĝas al dometo...... li ĉirkaŭrigardas. Jen li venas al la pordo kaj provas malfermi ĝin. Nun li staras senmove, ŝajne aŭskultante. Li ĉirkaŭiras la dometon, ĝi estas ligna kabano...... Oh, la bildo malklariĝas...... jes, nun li iras al fenestro, li sin klinas. Nun li rektiĝas. Li havas ion en la mano, mi ne klare vidas kio ĝi estas...... eble ŝtono. Li frakasas la fenestron. Denove li ĉirkaŭrigardas. Jes, nun li engrimpas.” (Paŭzo, ne estas eĉ flustro en la halo: la priskribo tuŝas eĉ min.) Liza daŭrigas ekscitite: „Jen, jen, li elgrimpas, ho, mi vidas lin...... jes, jes, mi vidas lin!” (Ŝia voĉo kresĉendas.) „Li metas ion en la poŝon, li forrapidas dekstren, dekstren......” (Longa paŭzo, poste mallaŭte:) „Lia nomo estas...... estas...... (ŝia voĉo preskaŭ ne aŭdiĝas, kapoj kliniĝas al ŝi streĉe) estas...... jes, estas......” Ŝi ‚svenis’. Mi kuris sur la scenejon kaj vokis unu el miaj helpantoj, kaj ni portis ŝin de la scenejo. Post iom da tempo ŝi revenis kaj la mendoj por horoskopoj rompis ĉiujn rekordojn. Unu-du virinoj timis alproksimiĝi al Liza.

Denove la serĝento venis. „Kial vi ne sukcesis diri lian nomon? Ĉu vi ja sciis ĝin antaŭ ol vi svenis?”

„Ne,” diris Liza lace. „Io ja ekvenis al mi, sed ĝi estis tro nebula. Komprenu, ke ĉiuj en la halo pensis nomojn! Venis al mia menso granda konfuzaĵo, nomoj, nomoj, eroj de nomoj, tute intermiksitaj, tute nebulaj.
248